Mi estis forte impresiita pro rapida disvastiĝo de la viruso

(GMT+08:00) 2020-03-24 15:50:17     Redaktoro:Pluveta


Domo de la Sango Donantoj

Nun la pneŭmonia epidemio disvastiĝas en multaj lokoj. Sekve de tia situacio en la mondo, multaj landoj kaj regionoj plifortigas sian preventon kaj regadon de la epidemio. Ni invitas esperantistojn dividi opiniojn pri la epidemio. Jen la unua parto de kontribuaĵo de Vito Tornillo, itala esperantisto, IFEF Sekretario.

1. Via nomo, lando kaj urbo.

Saluton, Mi estas Vito Tornillo (IFEF Sekretario)- mi loĝas en vilaĝo de la urbo Monte San Pietro, dekkvin kilometroj for de la regiona ĉefurbo Bologna, mia loĝejo estas en kamparo sur monteto.

2. Ĉu en la urbo, kie vi loĝas, estis trafita de la viruso? Kia estas la nuna situacio?

Pro la fakto, ke mi loĝas en kamparo, mi ne havas de ĉi tie la percepton de la situacio en la urbo, ĉi tie ne estas homoj dum la tuta jaro. Ĝis nun en mia urbo ne estas infektitoj, en Bologna kaj provinco estas pli ol 250, el malpli ol unu milionoj da enloĝantoj.

3. Kiaj rimedoj jam estis faritaj en via lando kaj urbo?

La rimedoj estis deciditaj je nacinivelo de dekoj da tagoj, preskaŭ ĉio estas fermita, kaj homoj devigite restas hejmen. Oni povas foriri nur por gravaj motivoj: laboro, aĉeto de manĝaĵo aŭ necesaj medicinoj, hospitalo, necesoj de hejmbestoj kaj en lokoj kie ne estas homamasoj. Mi estas iomete bonŝanca, ĉar loĝante en kamparo, mi povas promeni en la ĉirkaŭaĵoj, mi renkontas neniun.

4. Kiamaniere homoj en via urbo faras preventon kontraŭ la viruso? Ĉu homoj portas maskojn?

La unua prevento estas distancigo de homoj, plue ĉiuj rekomendoj de la registaro. Maskoj estas uzataj ĉefe de tiuj, kiuj havas rektajn kontaktojn kun malsanuloj aŭ suspektaj, ili uzas altajn protektajn maskojn plue survestaĵoj, okulvitroj, gantoj ktp. Aliaj homoj portas ĝin nur se en kontakto kun aliaj personoj aŭ en publikaj veturiloj.

5. Surmeti maskon estas utila rimedo por preventi la viruson, ĉu vi scias kiel porti maskon? Kiaj specoj de maskoj estas uzeblaj en malsamaj okazoj?

Informoj en televido aŭ en reto estas multaj kiamaniere uzis maskon kaj kie porti ĝin.

6. Ĉu maskoj aŭ aliaj medicinaj materialoj estas aĉeteblaj?

Pro la granda peto de maskoj kaj utila materialo ili ne estas facile troveblaj, sed nun kelkaj fabrikoj de aliaj produktoj estis aŭtorizitaj produkti ilin, kaj ni vidos dum venontaj tagoj.

7. Ĉu lernejoj kaj laborejoj en via urbo estas normale funkciigitaj?

Lernejoj jam estis fermitaj de pluraj semajnoj, profesoroj daŭrigas la instruadon per komputilo, ankaŭ multaj laboreĵoj estas fermitaj kaj multaj laboristoj, kiuj ne necesas fizike en laborejo deĵoras hejme.

8. Kiaj novaĵoj aŭ aferoj pri la pneŭmonia epidemio forte impresis vin?

Mi estis forte impresiita pro la rapida disvastiĝo kaj la tuja evoluo de la malsano en la infektitoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin