Ĉefo de UN alvokas tutmondan militpaŭzon meze de pandemio

(GMT+08:00) 2020-03-24 15:55:57     Redaktoro:Pluveta
Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde alvokis tujan tutmondan militpaŭzon fronte al la nov-kronvirusa malsano.

Li faris la alvokon en virtuala gazetara konferenco. Li diris, ke estas la tempo por haltigi armitan konflikton kaj kune fokusiĝi al la vera batalo de niaj vivoj kontraŭ la kronviruso. Li petis militantajn partiojn retiri sin el malamikaĵoj, flankenmeti malfidon kaj koleremon kaj silentigi la pafilojn. Li diris, ke tutmonda militpaŭzo estas tre grava por krei koridorojn por vivsava helpo, malfermi valorajn fenestrojn por diplomatio kaj alporti esperon al lokoj inter la plej vundeblaj de la kronvirusa malsano.

Li diris ankaŭ, ke oni devas inspiriĝi de koalicioj kaj dialogo malrapide formiĝantaj inter rivalaj partioj en iuj regionoj de la mondo por ebligi komunan traktadon de la epidemio. Sed oni bezonas fari pli multe: fini la malsanon de milito kaj batali kontraŭ la malsano, kiu furiozas tra la mondo. Estas tempo ĉesigi la bataladon ĉie nun. Jen tio, kion la homa familio pli multe bezonas ol iam ajn antaŭe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin