Tagoj dum blokado pro la kronviruso

(GMT+08:00) 2020-03-24 16:02:57     Redaktoro:Pluveta

Volontuloj de asocio "Pubblica Assistenza" preparas sin kaj ambulancon por nova tago

Nun la pneŭmonia epidemio disvastiĝas en multaj lokoj. Sekve de tia situacio en la mondo, multaj landoj kaj regionoj plifortigas sian preventon kaj regadon de la epidemio. Ni invitas esperantistojn dividi opiniojn pri la epidemio. Jen la dua parto de kontribuaĵo de Vito Tornillo, itala esperantisto, IFEF Sekretario.

Post Ĉinio la kronviruso atingis unue Italion kaj sekva Eŭropo kaj aliajn landojn en la mondo. Ankaŭ ĉe ni la sento estas de perdo de libereco, sed se oni aŭdas la novaĵojn la hejmrestado aspektas pli komforta.

Mi ne povas doni la bildon de la urbo Bologna, ĉar mi loĝas apude, sed sur monteto en kamparo. De ĉi tie ĉio aspektas en ordo same kiel ĉiuj tagoj, ne estas homamasoj en la ĉirkaŭaĵo, kaj mia vidaĵo estas la pinto de la monteto kun preĝejo kaj sonorilturo.

Sed la realeco venas el la informoj de la televido kaj rete per mesaĝoj kaj fotoj de amikoj. Unue mi vidas tiujn de la ekskolegoj fervojistoj, trajnoj kun malplenaj vagonoj, stacidomoj preskaŭ sen personoj.

Sed kvankam malplenaj la vagonoj mi pensas al la vojaĝanta personaro kiuj havas ĉiujn tagojn kontaktojn kun vojaĝantoj ne konataj kaj la risko pri infekto estas ĉiam malantaŭ la angulo. Mia rimarko estas, ke se mi ne pensioniĝis, antaŭ kelkaj jaroj, nun mi estus tie, kun ili.

La itala popolo nature estas iomete malobeema, sed en ĉi tiu okazo sin montras respondecan kaj singardeman, eble ne pri si mem sed pro la timo ke la malbona konduto povus sin turni al siaj familianoj, infanoj kaj gepatroj, la plej malfortaj.

Krom tio la italoj estas fantazio-plena popolo, jam de la unuaj limigoj ni ridetis pri ni mem per bildoj kaj ŝercoj. Nun ke la afero estas pli serioza kaj devige ni devu resti hejme venas for el animo la solidarecon kaj la volo esti kune, kune sed malproksime. La plej granda tasko estas tiu de la kuracistoj kaj flegistoj kiuj senĉese laboras en hospitaloj, al ili grandan gratulon de ĉiuj, foje montrita de simplaj gestoj de picisto kiuj donacis al ili la manĝaĵo aŭ la kliento de picejo kiu pagis por ili. Mi diras picon ĉar estas la plej simpla kaj rapida manĝaĵo, eĉ ili ne havas manĝopaŭzon.

Solidareco venas ankaŭ de gejunuloj kiuj sin metis je dispono de maljunuloj en la palaco por aĉeti al ili medikamentojn aŭ manĝaĵo, de ĉiuj volontuloj kiuj agadas flanke de la hospitaloj pro transportado de pacientoj per ambulanco, de polico kaj soldatoj kiuj klopodas gardi ke ĉio estos respektita.

Solidareco estas ankaŭ tiu ke multaj artistoj kaj simplaj civitanoj faris por amuzigi aŭ pasigi la tempon dum la hejmrestado. En multaj kvartaloj okazis komuna kantado de unu balkono al la alia, de unu fenestro al la alia kaj fariĝis granda koncerto.

Pri koncerto temas la rektaj elsendoj rete de kantistoj kiuj de tempo al tempo estas kunligitaj kaj kantas por ĉiuj. Virtuale oni povas ankaŭ viziti muzeojn, bibliotekojn, legi librojn kaj gazetojn senpage. Ankaŭ esperantistoj klopodis pri tio, hieraŭ vespere nia itala kanta aŭtorino Kjara koncertis dum duonhoro en rekta elsendo en Facebook, ŝi havis multajn aŭskultantojn. Jen ligilo por aŭdi ŝin: https://www.facebook.com/kjarafangrupo/videos/1285087741689489/

Nia danko iras al la registraro kiu bone regis la aferon kaj ne draste devigis nin resti hejme, sed iom post iom ĝi alkutimigis nin al la ideo ke ĝi estas la solo vojo por venki la viruson.

Ni ankaŭ dankas la ĉinojn, kiuj kuraĝigis nin en ĉi tiu momento kaj ankaŭ la ĉina registaro, kiu ĝuste ĉi-matene sendis al Italio teamon de 20 kuracistoj kiuj jam kuracadis la malsanon en sia lando kaj nun helpos niajn kuracistojn, ili venis kun "manplenaj" ekipaĵoj por la plej gravaj malsanuloj kaj utilaj maskoj.

Mi el mia sur monteta domo konsideras min iomete bonŝancan, ĉar mi havas eblecon foriri en la ĉirkaŭaĵo sen kontraŭ iri leĝon, ĉar mi ne renkontas homojn, kaj distri min per flegado de la ĝardeno kaj de la domo.

La slogano dum ĉi tiuj tagoj estas "andrà tutto bene!" , ĉio iros bone!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin