Preter forĵeto de respondeco Usono metis semadon de malpaco

(GMT+08:00) 2020-03-24 20:56:41     Redaktoro:Pluveta

 Lastatempe usona novaĵ-retejo The Daily Beast publikigis internan telegramon kaj parolon de usona registara oficisto, el ili oni vidas, ke la Blanka Domo provis per ŝtata maŝino sisteme nigrigi Ĉinion por deturni sian politikan premon kaj savi voĉdonilojn.

La artikolo de The Daily Beast citis el la parolo de usona registara oficisto, ke li estis sciigita, ke registaraj oficistoj devas substreki "ĉio rilatas al Ĉinio, kaj oni devas provi dissendi ĉi tiujn mesaĝojn en ĉia maniero". Estas klare, ke alfrontante pli kaj pli seriozan situacion de la epidemio, altranguloj de la usona registaro penas fari forĵeton de respondeco kaj oftege titolas la novan kronan viruson "ĉina viruso", kun la celo kovri sian nekapablon kaj neefikon en la traktado pri la epidemio .

Estas sendube, ke ĉi tiuj naciismaj agoj trans limo de moralo estis kritikataj de la internacia komunumo. Lunde E. Tendayi Achiume, speciala raportisto de UN pri aktualaj formoj de nacismo, rasa diskriminacio, ksenofobio kaj rilataj netolereblaĵoj, diris, ke tiu ĉi ksenofobia esprimo ligi apartan malsanon kun iu konkreta lando aŭ nacio estas nerespondeca kaj maltrankviliga.

Malsukcesis la intenco ĵeti respondecon sur Ĉinion, usonaj politikistoj ne haltis kaj provis alian agon "semi malpacon" inter Ĉinio kaj rilataj landoj.

Sekve de la kontinua pliboniĝo de la enlanda situacio Ĉinio ĝustatempe donis helpon al aliaj landoj. Ekzemple Ĉinio sinsekve sendis al Italio ne nur du kuracajn grupojn, ankaŭ kvanton da urĝaj kuracaj varoj. Italoj fervore esprimis "dankon al Ĉinio" interrete.

Vidinte tion iuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj estas malkontentaj. Lastatempe, intervjuate de televida stacio FOX, usona ŝtata sekretario Mike Pompeo peneme subfosis la rilatojn inter Italio kaj Ĉinio kaj amikecon inter la dulandaj popoloj. Peter Navarro, prezidanto de usona Nacia Komerca Konsilio, kalumniis Ĉinion "propagandi sin" per provizado de varoj. Ankaŭ lastatempa raporto de New Jork Times absurde diris, ke ĉina kuraca helpo havas "malbonan motivon".

Iuj usonaj politikistoj ĉiuflanke eskaladis nigrigajn metodojn kaj semis malpacon, ili kontinue eligis "politikajn virusojn" kaj serioze intervenis en internacian kunlaboron kontraŭ epidemio.

Fakte, por bridi la viruson, Ĉinio tute ne intencas konkuri kun iu ajn. Kiel diris itala eksministro pri ekonomio kaj disvolvo Michele Geraci, la "ŝanca fenestro" de internacia kuraca helpo estas malferma al ĉiuj landoj.

Ĉu do Usono utiligis tiun ĉi "ŝancan fenestron". Ne. Oni vidis, ke en la plej malfacila tempo de Italio kontraŭ la epidemio Usono revenigis al si 50 mil tentilojn el Italio per militaj aviadiloj. La Blanka Domo provis aparte havigi al si la posedrajton de vakcino, kiun esploras germanaj entreprenoj. Komence de februaro usona ŝtata sekretario Mike Pompeo diris, ke Usono donos 100 milionojn da usonaj dolaroj por helpi al rilataj landoj, inkluzive de Ĉinio, sed lastatempe la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj atestis, ke Ĉinio neniam ricevis helpon el la usona registaro.

Samtempe kun tio laŭ retejo de la Monda Organizo pri Sano, ĝis la 29-a de februaro Usono ankoraŭ ŝuldas al la Monda Organizo pri Sano koston kaj la proporcio de la ŝuldo superis 70%. Cetere Usono planas grandmezure malpliigi monon por tutglobaj higienaj projektoj.

Alfrontante la epidemion Usono ne montras internacian moralon kaj respondecon de granda lando, male klaĉis pri ĉina helpo al aliaj landoj. Tiu ĉi egoismega sinteno estas enkorpiĝo de "Usono la unua" kaj spegulas, ke iuj usonanoj ankoraŭ konservas penson de malvarma milito kaj antaǔjuĝon de ideologio .

Alfrontante la epidemion Ĉinio kaj plenforte batalas kaj venkas proprajn malfacilojn kaj donas eblajn helpojn al aliaj landoj kaj regionoj, kiuj havas bezonojn. Ĉio fare de Ĉinio fontas en la koncepto de homara komunumo de komuna estonto kaj en profunda kono de la ideo "helpi aliajn estas helpi sin mem", enkorpigas la devon kaj respondecon de respondeca granda lando, kaj tial estas ĝenerale laŭdata de la internacia komunumo.

Ursula von der Leyen, prezidanto de Komitato de EU, diris lastatempe en socia komunikejo: "Ni dankas Ĉinion pro ĝia subteno", "Necesas reciproka subteno en la malfacila tempo".

Venki viruson estas la scienca demando, kiu ne povas esti solvita de paroloj. Kiel malsukcesis la ĵeto de respondeco al alia, same malsukcesos semado de malpaco. Ni konsilas al ili pensi pri protektado de vivo kaj sano de usonanoj kaj aŭskulti la averton en komento de Stephen Roach, altnivela studanto de Universitato Yale, sur ĵurnalo: Ne estas tempo por Usono ne havas tempo por "hipokrita fiero" ; se nun ĝi ne rapidigas siajn paŝojn, multaj usonanoj mortos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin