"Artista Ŝirmomasko"—Intervjuo al Giogio Kadmo Pagano

(GMT+08:00) 2020-03-25 13:11:15     Redaktoro:Pluveta

Giorgio Kadmo Pagano estas itala artisto kaj spertulo pri lingva politiko. Dum la kronvirusa epidemio en Eŭropo, li havis ideon fari artistan ŝirmomaskon por pripensi nian mondan situacion kaj precipe la rilatojn inter Ĉinio kaj Italio. Li afable konsentis paroli pri la profunda signifo de sia kreaĵo kaj siaj estontaj projektoj al Ĉina Radio Internacia.

GKP: Giorgio Kadmo Pagano

AM: Alessandra Madella

AM: Ĉu vi povas priparoli vian artan kaj profesian itineron?

GKP: Mi ekas dirante, ke mi estas el Venecio, kiel Marko Polo. Min kulture preparis la frekventado de elstaraj artistoj de itala arto, ekde Gino De Dominicis al Vettor Pisani al Jannis Kounellis. Kiel artisto, mi publike naskiĝis en 1977 pere de mia unua ekspozicio ĉe la Internaciaj Artaj Renkontiĝoj. En 1985 mi iĝis arkitekto kaj samtempe arta teoriisto, eldonante mian unua eseon "Arto kaj kritiko de la krizo de konceptismo je la bazo de eŭropa kulturo". En 1993 mi fariĝis ĵurnalisto kaj, fine, en 1996 spertulo pri lingva ekonomio, redaktante la libron "La kostoj de eŭropa lingva ne-komunikado", kune kun la Nobel-premiito pri ekonomio Reinhard Selten. Ekde 1989 mi estas la sekretario de specialstatusa neregistara organizo ene de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu okupiĝas pri internacia lingva demokratio, precipe el ekonomia vidpunkto.

AM: Ĉu vi bonvolas klarigi al ni la signifon de via masko? Kio elektigis al vi tiun ĉi simbolon por arta kreaĵo?

GKP: En la pasintaj jaroj mi laboris pri sintezoj kaj, do, pri simboloj. Ekzemple, la ĉina flago reprezentas la tutan Ĉinion en la mondo, la itala la tutan Italion, ktp. En 2015 mi verkis la eseeton "Kiel iĝi la kultura superpotenco, kiu ni estas". Mi samtempe prezentis verkon de 5 metroj laŭ 2 kaj duono, nomatan "Standardo de italaj lingvo kaj kulturo", kiu kunigis la italan trikoloran flagon kun la dukoloran vatikanan. Mi enmetis en la blankan parton de la standardo silueton de Danto, la patro de la moderna itala lingvo. Mi diras "moderna", ĉar la "antikva" itala lingvo estis fakte la latina.

Tio resumis novigan itineraron, preterpasante longan kontraŭstaron inter sankteco kaj profaneco, ĉar fakte la katolika religio de Vatikano kaj la itala lingvo kaj kulturo estas kune partoj de la itala D.N.A. Tiu kultura revolucio prezentis novajn taskoj kaj forviŝis la maleblon moviĝi antaŭen, kiu daŭris 70 jarojn ekde la fino de la dua mondmilito kaj eĉ longe antaŭ tiam. Poste aperis tiu ĉi viruso, kiu frapis je senprecedencaj proporcioj unue Ĉinion kaj nun Italion, kiel eŭropan landon jam kun eĉ pli da forpasintoj ol Ĉinio.

Pasintan semajnon, ĉar ne troveblis ŝirmomaskoj apoteke kaj interrete, mi ekpripensis tiun historion, kiu denove forte kunligis, kvankam pere de misfortuno, Italion kaj Ĉinion, dum mi estis tiam ĝenata fare de la fanfaronaj respondoj de Donald Trump kaj Boris Johnson.

Mi komprenis, ke krom sanitara respondo, nepris kultura respondo, kiun nur arto povis proponi. Do, subite kaptante la realon per mia penso, mi kreis tiun ĉi "Artistan Ŝirmomaskon". Enorme helpis min mia verko de 2015, ĉar mi simple anstataŭgis la silueton de Danto per tiu de Marko Polo en dialogo kun la steloj de la ĉina flago.

AM: Kio elektigis al vi tiun simbolon por arta verko?

GKP: Temis pri mensa itinero, kiu pruvas kiel veris mia antaŭa aserto pri la samtepte katolika kaj laika D.N.A. de italoj: hodiaŭ ŝirmomasko estas saveca simbolo por nia surtera vivo same kiel por katolikoj ĉiam estis kaj estas la kruco rilate al pretertera eterna savo.

AM: Kiel tiu ĉi masko reprezentas nuntempan manieron alproksimigi la italan kulturon al la ĉina?

GKP: Mi povas respondi per la vortoj de Xi Jinping al la itala ĉefministro. Li fakte diris: "la amikeco kaj reciproka fido inter Ĉinio kaj Italio fortiĝos dank'al la komunaj klopodoj en la batalo kontraŭ la nova viruso, tiel kreante pli vastajn perspektivojn por 360-grada duflanka kunlaborado". Do, kiel artisto mi volis pripensi tiun duflankan kunlaboradon, Mi arte kaj kulture respondis al ĉina sanitara ilo pere de la granda tradicio kaj novigaj streboj, kiuj karakterizis dum jarcentoj italan pentrarton.

AM: Kion vi povas diri pri via ideo organizi italan ekzpozicion pri "Artistaj Ŝirmomaskoj", kiun vi volus porti unue al Ĉinio kaj poste tra la mondon?

GKP: Nun temas fakte pri ideo, kiu realigeblus nur dank'al la helpo de grava muzeo, arta revuo, akademio aŭ eĉ de la itala Ministerio por Eksterlandaj Aferoj. Gravus ankaŭ la kunlaboro de samnivelaj ĉinaj institucioj, kiel ekzemple la Konfucea Instituto, kiu en Italio kaj en italaj universitatoj ludas gravan rolon.

AM: Ĉu iel direblus, ke via estas ankaŭ "Esperantema" ŝirmomasko? Kiun rolon povus ludi Esperanto por efektive realigi tiun ekspozicion?

GKP: Esperanto reprezentas por la vivo de niaj lingvoj la saman aferon, kiun ŝirmomaskoj reprezentas por niaj homaj vivoj. Ni povus iel diri, ke ĉiuj lingvoj de la mondo ekde 1943 estas atakitaj fare de la "angla viruso", kiu faligas multajn lingvojn, popolojn kaj kulturojn. Usono kaj Britio estas koloniemaj. Tion diras al ni angleparolantaj fakuloj mem, kiel ekzemple la brita Stuart Laycock kaj la aŭstralia Christopher Kelly: Britio invadis, iel kontrolis aŭ kontraŭbatalis en ilia teritorio 171 el la 193 ŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj, dum Usono tion faris pri 190 el 193. Winston Churchill mem parolis al ni pri la novaj lingvaj imperioj de la menso. Kiel li diris, dialogante kun Franklin D. Roosevelt, dum sia usona parolado ĉe Harvard en la 6a de septembro 1943: "La povo superregi lingvon de popolo ebligas gajni multe pli ol forpreni el ĝi provincojn kaj teritoriojn aŭ ekspluate subpremi ĝin. La imperioj de la estonto estas tiuj de la menso."

Kiel necesas tempo por pasi el monarkio al demokratio, ankaŭ necesas tempo por pasi el la lingva monopolo de la angla al la lingva demokratio kaj socialismo de Esperanto. Intertempe ni povus ekuzi ĝin por tiu ĉi ekspozicio, kune kun la ĉina kaj la itala. Se angleparolantoj volus ion kompreni, ili devus mem eklerni alian lingvon krom sia propra.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin