Xi: Ĉinio volas helpi al Brazilo batali kontraŭ kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-25 14:12:40     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde nokte, ke Ĉinio volas liveri helpon ene de sia kapablo al la batalo de Brazilo kontraŭ la kronvirusa malsano kaj helpi bridon de la tutmonda disvastiĝo de la nova kronviruso. Li faris la rimarkojn en telefona konversacio kun sia brazila paralelulo Jair Bolsonaro. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis sincerajn simpatiojn kaj firman subtenon al la registaro kaj popolo de Brazilo pro ilia batalo kontraŭ la kronvirusa malsano.

Xi diris, ke li atenteme observas eksplodon de la epidemio en Brazilo, kaj esperas, ke Brazilo bremsos la disvastiĝon de la epidemio kiel eble plej frue. Li rimarkigis, ke Ĉinio kaj latinamerikaj kaj karibaj landoj marde okazigis videokonferencon pri prevento kaj regado de la epidemio, kaj Ĉinio pretas doni helpon ene de sia kapablo al Brazilo kaj kontribui al brido de la tutmonda disvastiĝo de la malsano. Li emfazis, ke la internacia komunumo jam akordiĝis pri tio, ke Ĉinio faris grandegajn oferojn en la batalo kontraŭ la epidemio kaj gajnis tre valoran tempon por la mondo.

Xi diris ankaŭ, ke la du landoj devas antaŭenpuŝi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, plifortigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj kadroj kiel la Grupo 20 kaj BRICS-landoj, kaj kune protekti kaj antaŭenigi sian ampleksan strategian partnerecon.

Bolsonaro diris, ke la kronvirusa epidemio disvastiĝas en Brazilo, kaj ke la brazila flanko dankas Ĉinion pro faciligo al la aĉetado de necesaj medicinaj provizaĵoj en Ĉinio. Brazilo esperas plifortigi interŝanĝojn pri epidemiaj prevento kaj regado kun Ĉinio, fari komunajn klopodojn kontraŭ la kronvirusa malsano kaj bridi ĝian disvastiĝon en Brazilo kiel eble plej baldaŭ.

La brazila prezidento diris, ke li salutas la grandan ĉinan popolon, reasertante, ke la amikeco kaj la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj estas nedetrueblaj. Brazilo pretas plifortigi duflankan kunlaboron kun Ĉinio, kaj intensigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj kadroj kiel la Grupo 20, por fari siajn kontribuojn al la batalo kontraŭ la epidemio kaj revigligo de la ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin