Ĉinio firme subternas batalon de Pollando kontraŭ kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-25 14:19:47     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde nokte, ke Ĉinio firme subtenas la polajn registaron kaj popolon kontraŭbatali la kronvirusan epidemion. Li faris la rimarkojn en telefona konversacio kun sia pola paralelulo, Andrzej Duda.

Xi diris ke post kiam la kronvirusa malsano eksplodis en Ĉinio, la polaj registaro kaj socio esprimis simpatiojn kaj subtenon al la ĉina flanko, kion la ĉina popolo konservas en siaj koroj.

Xi emfazis, ke la potenco kaj konfido por gajno de la batalo kontraŭ la epidemio devenas de la ĉina popolo, kaj la 1 400 milionoj da ĉinoj komencis obstinan batalon kun granda solidareco kaj firma rezoluteco. Li diris, ke li estas profunde emociita de la nobla spirito de sennombraj kuracistoj en Ĉinio, kiuj riskis sian propran vivon por savi aliajn. Li aldonis, ke la popolo estas la veraj herooj, kaj ke nur se estas plena konfido al la popolo, Ĉinio certe venkos ĉiujn malfacilojn kaj obstaklojn kaj realigos la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Duda diris, ke la ĝustatempaj, decidaj kaj rigoraj rimedoj prenitaj de Ĉinio efike bridis la disvastiĝon de la kronvirusa malsano, kaj ke li admiras la ĉinan popolon kaj tiujn ĉinajn medicinajn laborantojn, kiuj aliĝis al la batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke rilataj spertoj de Ĉinio estas lernindaj por Pollando, kaj ke lia lando nun alfrontas la severan defion de la malsano kaj urĝe bezonas medicinajn kaj protektajn provizaĵojn. Li diris, ke Pollando dankas Ĉinion por ĝia ĝustatempa kaj valora subteno, kio enkorpigas la profundan amikecon inter la du landoj. Li aldonis, ke Ĉinio havas solidan ekonomian fundamenton kaj li tute kredas, ke Ĉinio venkos la epidemion kaj realigos pli bonan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin