Nombro de usonaj konfirmitaj kazoj de COVID-19 atingis 53 268

(GMT+08:00) 2020-03-25 18:38:27     Redaktoro:Pluveta

Laŭ donitaĵoj de Universitato Johns Hopkins, ĝis 17:40 de la 24-a de marto laŭ la tempo de usona orienta landparto, la nombro de konfirmitaj kazoj de COVID-19 en Usono estis 53 268, la nombro de mortintoj estis 696, kaj en la du tagoj la nombro de la pliaj kazoj superis dekmil. Marde Margaret Harris, proparolanto de la Monda Organizo pri Sano, diris, ke pro la rapida kresko de la nombro de konfirmitaj kazoj en Usono, Usono propable fariĝos "epicentro" de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin