Ĉu "fabrikaĵo de Ĉinio" estas venenita?

(GMT+08:00) 2020-03-25 20:26:07     Redaktoro:Pluveta

Por agi en akordo kun iuj usonaj politikistoj, kiuj nomas la novan kronviruson "ĉina viruso", "Wuhan-viruso", iuj okcidentanoj dissemis mensogon, ke fabrikaĵoj aĉetitaj el Ĉinio kunportas viruson, kaj agite bojkotis "fabrikaĵon de Ĉinio".

Tiu sensacia argumento, same kiel tiu de rasa diskriminacio kaj politika atako pri la epidemio, kiu furioziĝis en Ĉinio, celas fari drolaĵon, kaj per tio misfamigas Ĉinion, dismetas malpacon inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Fakte, la oficiala retejo de la Monda Organizo pri Sano jam pli frue montris, ke la nova kronviruso ne povas propagiĝi pere de ia ajn produktaĵo. La rezulto de esploraĵo lastatempe aperinta en la medicina gazeto The New England Journal of Medicine diris, ke la nova kronviruso ne povas vivi longe; ĝia plej longa daŭro estas nur 72 horo, eĉ sur plasto aŭŝtalo. Do estas evidente, ke ia ajn produktaĵo, kiam ĝi estas necese desinfektita, havas nenian danĝeron.

Nuntempe la epidemio troviĝas en pli ol 180 landoj kaj regionoj en la tuta mondo. Se tio estus starigita, do preskaŭ ĉiuj komercaĵoj ne povas eviti la atakon de la viruso. Se tiel, kion fari kontraŭ la epidemio?

Ĉinio estas la plej granda lando de produktado de protektaj vestoj kaj maskoj. Kiam eksplodis la epidemio, al Ĉinio mankegis medicinaj materialoj. Sed poste, kiam la situacio boniĝis, ĉinaj koncernaj industrioj rekomencis sian produktadon, kaj sekve de tio grandega kvanto da varoj fluis en la merkaton. Kiel ekzemple pri maskoj, nun en ĉiu tago Ĉinio povas fabriki 116 milionojn da maskoj, do la nombro estas 12-obla ol tiu antaŭ la epidemio.

Kun la koncepto pri la sortkomunumo de la homaro kaj kun la respondeco de granda lando, Ĉinio donis laŭeblan helpon al tiuj landoj, kiuj suferis la viruson. Ekzemple, Ĉinio jam aŭ nun liveris/as urĝajn medicinajn materialojn al Pakistano, Irano, Sud-Koreio, Japanio, Italio kaj kelkdek landoj el la Afrika Unio.

Vizaĝe al la epidemio, komuna malamiko, kunlaboro estas unika elekto de la homaro. Tiuj, kiuj kun la okuloj "virusportaj" rigardas la mondon, efektive ne konceptas, ke ili mem estas jam profunde venenitaj. La diversspecaj fantaziaj mensogoj faritaj de ili jam fariĝis internaciaj ridindaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin