Ĉinio faciligos aĉetadon de medicinaj provizaĵoj en Ĉinio por aliaj landoj

(GMT+08:00) 2020-03-26 13:51:52     Redaktoro:Pluveta

Proparolanto diris merkrede, ke la ĉina flanko multe klopodas por faciligi la komercan aĉetadon de medicinaj provizaĵoj en Ĉinio por aliaj landoj dum kontentigo de enlandaj bezonoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la internacia komunumo kune subtenu malfermitan mondan ekonomion kaj stabilecon de tutmondaj provizaj kaj industriaj ĉenoj.

Geng diris, ke de post la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano, la ĉina flanko adoptis neniun restrikton de eksterlanda komerco kaj instigis entreprenojn orde grandigi eksportojn. Aĉetantoj de diversaj landoj, inkluzive de Azerbajĝano, Bosnio kaj Hercegovino, Brazilo, Brunejo, Ĉeĥio, Ĝibutio, Grekio, Hungario, Italio, Japanio, Kataro, Meksiko, Portugalio, Rusio, Serbio, Turkio kaj Britio, subskribis kontraktojn kun ĉinaj kompanioj por aĉeti provilojn, maskojn, protektajn kostumojn kaj okulvitrojn.

Laŭ Geng, Ĉinio ankaŭ aktive liveris protektajn materialojn al la Monda Organizo pri Sano por subteni aliajn landojn kontraŭbatali la epidemion, kaj ĉinaj kompanioj jam subskribis kontraktojn kun la organizo pri la unua aro da provizaĵoj. Li aldonis, ke la rekomenco de produktado de ĉinaj kompanioj kaj renormaliĝo de la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio donos plu fortan subtenon al la internacia komunumo fronta al la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin