Monda Organizo pri Sano alvokis ne malŝpari la duan ŝancan fenestron por bremsi COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-26 13:52:31     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, alvokis en gazetara konferenco, ke diversaj landoj alprenu pli aktivajn rimedojn kaj ne malŝparu la duan ŝancan fenestron por bremsi la kronvirusan malsanon.

Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke de la lastaj du monatoj li ĉiam titolas la kronvirusan malsanon "la ĉefa komuna malamiko", sed estas bedaŭro, ke en tiel longa tempo multaj landoj ne faris necesan preparon, nek alprenis necesajn rimedojn, tial ili malŝparis la unuan ŝancan fenestron por bremsi la viruson. Tedros Adhanom Ghebreyesus diris ankaŭ, ke post la tutgloba populariĝo de la kronvirusa malsano, multaj landoj alprenis senprecedencajn rimedojn, fermis lernejojn kaj entreprenojn, nuligis sportajn konkursojn kaj postulis, ke homoj restu hejme. Kvankam la landoj pagis grandan koston de socio kaj ekonomio, tamen ĉi tiuj "blokaj" rimedoj mem ne povas ekstermi la viruson, nur gajni por ni la duan ŝancan fenestron.

Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke alpreni pozitivajn rimedojn pri serĉo, ekzameno, kvaranteno, spuro kaj kuraco estas la plej bona kaj plej rapida metodo por fini la "blokajn" rimedojn, kaj ankaŭ la plej bona metodo por eviti tiujn "blokajn" rimedojn. Nun en preskaŭ 150 landoj kaj regionoj de la mondo la nombro de konfirmitaj kazoj ne superis centon. Se tiuj landoj kaj regionoj alprenos pozitivajn agojn, ili povos eviti grandan koston de socio kaj ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin