Xi: Ĉinio pretas plifortigi tutmondan kunordigon kaj fidon kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-26 13:54:48     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Ĉinio pretas labori kun ĉiuj aliaj partioj por plifortigi kunordigon kontraŭ la kronvirusa malsano kaj levi fidon en la internacia komunumo. Xi faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun germana ĉefministro Angela Merkel antaŭ la eksterordinara virtuala pintkunveno de la gvidantoj de la Grupo 20 (G20) pri kunordigita respondo al la kronvirusa pandemio.

La ĉina prezidanto diris, ke Merkel esprimis al la ĉina flanko simpatiojn kaj subtenon, kaj la germana registaro kaj diversaj sektoroj en la lando liveris sian helpon en la fruaj tagoj de la epidemio en Ĉinio, kaj ke la ĉina popolo memoros tion en siaj koroj. Li diris, ke Germanio nun alfrontas seriozan defion de la epidemio, kaj la ĉina popolo havas la saman senton. Ĉinio firme subtenas Germanion en ĝia batalo kontraŭ la epidemio kaj pretas doni plu helpon laŭ sia kapablo.

Li diris ankaŭ, ke la ĉinaj kaj germanaj fakuloj jam faris videajn interŝanĝojn, kaj germanaj fakuloj ankaŭ vojaĝis al Ĉinio kun la specialista teamo de la Monda Organizo pri Sano. Ĉinio pretas dividi sperton pri prevento, regado kaj kuracado kun Germanio, plifortigi kunlaboron en esploro kaj ekspluato de vakcinoj kaj drogoj, kaj kontribui al la sano kaj bonfarto de la du popoloj kaj monda publiksana sekureco.

Rilate al la baldaŭa eksterordinara pintkunveno de la Grupo 20, Xi diris, ke la ĉina flanko pretas labori kun ĉiuj flankoj, inkluzive de Germanio, por intensigi kunordigon kaj paroli per unu voĉo por rekomendi la spiriton kunhavi la saman boaton kaj kune batali kontraŭ la kronvirusa epidemio, por plifortigi fidon en la internacia komunumo. Li ankaŭ proponis, ke ĉiuj flankoj havu aktualan kaj longtempan konsideron, kunordigu enlandan influon kaj mondan influon, plifortigu makroekonomian politikan kunordigon, stabiligu merkatojn, certigu kreskon, antaŭenigu dungadon kaj vivtenon de popoloj kaj samtempe akcelu merkatan malfermo por certigi malfermon, stabilecon kaj sekurecon de la tutmondaj provizĉenoj.

Merkel diris, ke ĉar Eŭropo alfrontas severan epidemian situacion, Germanio prenis rezolutajn rimedojn por bridi la epidemion, kaj ke la germana flanko dankas Ĉinion pro la ĝustatempa kaj tre valora helpo, kaj esperas labori kun Ĉinio en la esploro kaj ekspluato de vakcinoj kaj medikamentoj, por starigi ekzemplon de la batalo kontraŭ la epidemio kun solidareco. La germana flanko rekomendas, ke la internacia komunumo devas respekti faktojn, havi objektivan kaj justan sintenon, kaj venki la epidemion per kunlaboro.

Merkel petis la membrojn de la G20 plifortigi kunordigon kaj kunlaboron, subteni unun alian, kaj ludi gvidan rolon por venki la nunan krizon kaj stabiligi la mondan ekonomion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin