Propono de Pompeo pri "viruso de Wuhan" estis rifuzita en kunveno de G7

(GMT+08:00) 2020-03-26 13:55:42     Redaktoro:Pluveta

La novaĵ-agentejo Associated Press raportis, ke merkrede en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 7, la ĉeestantoj diskutis, ĉu Ĉinio estas fonto de la nov-kronvirusa malsano, tamen ili ne povis akordiĝi pri tio. En la videokonferenco la ministroj konsentis pri unuanima agado por brido de la disvastiĝo de la viruso. Sed post kiam usona ŝtatsekretario Mike Pompeo proponis nomi ĝin "viruso de Wuhan", aperis diverĝo inter Usono kaj eŭropaj landoj. Fine, neniu komuna deklaro estis publikigita en la kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin