Ĉinio donis helpon al 89 landoj kaj 4 internaciaj organizoj

(GMT+08:00) 2020-03-26 14:12:56     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde en Pekino Deng Boqing, vicestro de Ĉina Internacia Disvolva kaj Kunlabora Agentejo, konigis, ke rilataj fakoj de la ĉina registaro kaj ĉinaj entreprenoj rapide faras helpon al aliaj landoj sen perdi eĉ unu momenton, kaj jam organizis plenumi 4-foje kontraŭepidemiajn helpojn al 89 landoj kaj 4 internaciaj organizoj kaj nun ellaboras plenuman projekton de la 5-a fojo.

Tiutage en gazetara konferenco de novaĵ-agentejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, Deng Boqing konigis, ke helpitoj de Ĉinio inkludas kaj serioze suferantajn landojn, kaj landojn kun malfortaj kontraŭepidemiaj kapabloj, ankaŭ Eŭropan Union, Afrikan Union, Asocion de Sudorientaziaj Landoj kaj aliajn internaciajn organizojn. Respondante alvokon de la Monda Organizo pri Sano Ĉinio donacis 20 milionojn da usonaj dolaroj al ĝi.

Ĉinio donis urĝajn helpojn al 28 aziaj landoj, 16 eŭropaj landoj, 26 afrikaj landoj, 9 amerikaj landoj kaj 10 sud-pacifikaj landoj en du manieroj, nome liveri kuracajn varojn kaj kuracajn teknikojn. Cetere, ankaŭ multaj ĉinaj lokaj registaroj, entreprenoj, popol-establaĵoj kaj personoj aliĝis al helpado al aliaj landoj.

Deng Boqing diris, ke tiu ĉi helpado estas la urĝa humana agado en la tempo plej koncentrita kaj en la amplekso plej vasta post la fondiĝo de la nova Ĉinio. Gvidantoj de multaj landoj kaj internaciaj organizoj esprimis dankon al Ĉinio en multaj manieroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin