Novaĵoj (Marto 26)

(GMT+08:00) 2020-03-26 16:04:18     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 25a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke . prezidanto Xi telefone konversaciis kun prezidentoj de Pollando, Brazilo kaj Kazaĥio respektive; Ĉinio esperas, ke iuj individuoj en Usono aŭskultos la raciajn voĉojn de la mondo kaj enlande. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde nokte, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun pola prezidento Andrzej Duda, brazila prezidento Jair Bolsonaro kaj kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev respektive.

Dum interparolado kun pola prezidento Duda, Xi diris, ke post kiam la kronvirusa malsano eksplodis en Ĉinio, la polaj registaro kaj socio esprimis simpatiojn kaj subtenon al la ĉina flanko, kion la ĉina popolo konservas en siaj koroj. Xi emfazis, ke la potenco kaj konfido por gajno de la batalo kontraŭ la epidemio devenas de la ĉina popolo, kaj la 1 400 milionoj da ĉinoj komencis obstinan batalon kun granda solidareco kaj firma rezoluteco. Li diris, ke li estas profunde emociita de la nobla spirito de sennombraj kuracistoj en Ĉinio, kiuj riskis sian propran vivon por savi aliajn. Li aldonis, ke la popolo estas la veraj herooj, kaj ke nur se estas plena konfido al la popolo, Ĉinio certe venkos ĉiujn malfacilojn kaj obstaklojn kaj realigos la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Duda diris, ke la ĝustatempaj, decidaj kaj rigoraj rimedoj prenitaj de Ĉinio efike bridis la disvastiĝon de la kronvirusa malsano, kaj ke li admiras la ĉinan popolon kaj tiujn ĉinajn medicinajn laborantojn, kiuj aliĝis al la batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke rilataj spertoj de Ĉinio estas lernindaj por Pollando, kaj ke lia lando nun alfrontas la severan defion de la malsano kaj urĝe bezonas medicinajn kaj protektajn provizaĵojn. Li aldonis, ke Pollando dankas Ĉinion por ĝia ĝustatempa kaj valora subteno, kio enkorpigas la profundan amikecon inter la du landoj.

Dum interparolado kun brazila prezidento Bolsonaro, Xi diris, ke li atenteme observas eksplodon de la epidemio en Brazilo, kaj esperas, ke Brazilo bremsos la disvastiĝon de la epidemio kiel eble plej frue. Li rimarkigis, ke Ĉinio kaj latinamerikaj kaj karibaj landoj marde okazigis videokonferencon pri prevento kaj regado de la epidemio, kaj Ĉinio pretas doni helpon ene de sia kapablo al Brazilo kaj kontribui al brido de la tutmonda disvastiĝo de la malsano. Li emfazis, ke la internacia komunumo jam akordiĝis pri tio, ke Ĉinio faris grandegajn oferojn en la batalo kontraŭ la epidemio kaj gajnis tre valoran tempon por la mondo.

Xi diris ankaŭ, ke la du landoj devas antaŭenpuŝi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, plifortigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj kadroj kiel la Grupo 20 kaj BRICS-landoj, kaj kune protekti kaj antaŭenigi sian ampleksan strategian partnerecon.

Bolsonaro diris, ke la kronvirusa epidemio disvastiĝas en Brazilo, kaj ke la brazila flanko dankas Ĉinion pro faciligo al la aĉetado de necesaj medicinaj provizaĵoj en Ĉinio. Brazilo esperas plifortigi interŝanĝojn pri epidemiaj prevento kaj regado kun Ĉinio, fari komunajn klopodojn kontraŭ la kronvirusa malsano kaj bridi ĝian disvastiĝon en Brazilo kiel eble plej baldaŭ.

La brazila prezidento diris, ke li salutas la grandan ĉinan popolon, reasertante, ke la amikeco kaj la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj estas nedetrueblaj. Brazilo pretas plifortigi Novaĵoj (Marto 26)

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 26a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj esprimis esperojn pri unua videa pintkunveno de gvidantoj de Grupo 20; Monda Organizo pri Sano alvokis ne malŝpari la duan ŝancan fenestron por bremsi epidemion. Bonvole aŭskultu novaĵoj!

Ĵaŭde okazos speciala pintkunveno de gvidantoj de Grupo 20 pri la kronvirusa epidemio, al kiu ĉeestos ĉina prezidanto Xi Jinping kaj gvidantoj de la membroj de la grupo kaj estroj de gastolandoj kaj rilataj internaciaj organizoj. Ĝi estas la unua videa pintkunveno de gvidantoj en la historio de Grupo 20, kaj ankaŭ la unua plurflanka aktivado, al kiu ĉeestos prezidanto Xi Jinping post la eksplodo de la epidemio.

Merkrede intervjuate Ma Zhaoxu, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke Grupo 20 estas la grava platformo de la terglobo por trakti krizon kaj regi ekonomion, kaj amasigis al si ĉefajn evoluintajn ekonomiojn kaj novmerkatajn ekonomiojn. En tiu ĉi ŝlosila tempo Grupo 20 okazigos la specialan pintkunvenon kaj faros komunikadon kaj kunagadon pri trakto de la epidemio kaj stabiligo de monda ekonomio, kio havas gravan signifon.

Ma diris, ke la ĉeesto de prezidanto Xi al la pintkunveno enkorpigas la firman decidon de Ĉinio rezisti al la epidemio kune kun la internacia komunumo, enkorpigas la respondecon de Ĉinio, la granda lando, disvolvi internacian kunlaboron kontraŭ la epidemio, kaj enkorpigas la ĉinan pozitivan sintenon subteni Grupon 20 en fortigo de kunlaboro kaj stabiligo de ekonomio.

Ma substrekis, ke nun la membroj de Grupo 20 devas fortigi unuiĝon, eligi fortan signalon pri komuna traktado de defioj kaj fortigi fidon de la internacia komunumo. Ĉinio esperas, ke la membroj de Grupo 20 reciproke kunlaboros kaj komune protektos internacian publikan sanon kaj sekurecon. Ĉinio esperas ankaŭ, ke diversaj flankoj fortigos kunaranĝon de makroskopaj ekonomiaj politikoj, alprenos necesajn politikojn financajn, monajn kaj strukturajn, stimulos merkatan malfermon, garantios malfermon, stabilecon, sekurecon kaj glatan funkciadon de tutgloba proviza ĉeno kaj ludos konstruivan rolon por fortigi merkatan fidon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Ĉinio pretas labori kun ĉiuj aliaj partioj por plifortigi kunordigon kontraŭ la kronvirusa malsano kaj levi fidon en la internacia komunumo. Xi faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun germana ĉefministro Angela Merkel antaŭ la eksterordinara virtuala pintkunveno de la gvidantoj de la Grupo 20 (G20) pri kunordigita respondo al la kronvirusa pandemio.

La ĉina prezidanto diris, ke Merkel esprimis al la ĉina flanko simpatiojn kaj subtenon, kaj la germana registaro kaj diversaj sektoroj en la lando liveris sian helpon en la fruaj tagoj de la epidemio en Ĉinio, kaj ke la ĉina popolo memoros tion en siaj koroj. Li diris, ke Germanio nun alfrontas seriozan defion de la epidemio, kaj la ĉina popolo havas la saman senton. Ĉinio firme subtenas Germanion en ĝia batalo kontraŭ la epidemio kaj pretas doni plu helpon laŭ sia kapablo. Li diris ankaŭ, ke la ĉinaj kaj germanaj fakuloj jam faris videajn interŝanĝojn, kaj germanaj fakuloj ankaŭ vojaĝis al Ĉinio kun la specialista teamo de la Monda Organizo pri Sano. Ĉinio pretas dividi sperton pri prevento, regado kaj kuracado kun Germanio, plifortigi kunlaboron en esploro kaj ekspluato de vakcinoj kaj drogoj, kaj kontribui al la sano kaj bonfarto de la du popoloj kaj monda publiksana sekureco.

Rilate al la baldaŭa eksterordinara pintkunveno de la Grupo 20, Xi diris, ke la ĉina flanko pretas labori kun ĉiuj flankoj, inkluzive de Germanio, por intensigi kunordigon kaj paroli per unu voĉo por rekomendi la spiriton kunhavi la saman boaton kaj kune batali kontraŭ la kronvirusa epidemio, por plifortigi fidon en la internacia komunumo.

Merkel diris, ke ĉar Eŭropo alfrontas severan epidemian situacion, Germanio prenis rezolutajn rimedojn por bridi la epidemion, kaj ke la germana flanko dankas Ĉinion pro la ĝustatempa kaj tre valora helpo, kaj esperas labori kun Ĉinio en la esploro kaj ekspluato de vakcinoj kaj medikamentoj, por starigi ekzemplon de la batalo kontraŭ la epidemio kun solidareco. La germana flanko rekomendas, ke la internacia komunumo devas respekti faktojn, havi objektivan kaj justan sintenon, kaj venki la epidemion per kunlaboro.

Proparolanto diris merkrede, ke la ĉina flanko multe klopodas por faciligi la komercan aĉetadon de medicinaj provizaĵoj en Ĉinio por aliaj landoj dum kontentigo de enlandaj bezonoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la internacia komunumo kune subtenu malfermitan mondan ekonomion kaj stabilecon de tutmondaj provizaj kaj industriaj ĉenoj.

Geng diris, ke de post la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano, la ĉina flanko adoptis neniun restrikton de eksterlanda komerco kaj instigis entreprenojn orde grandigi eksportojn. Aĉetantoj de diversaj landoj subskribis kontraktojn kun ĉinaj kompanioj por aĉeti provilojn, maskojn, protektajn kostumojn kaj okulvitrojn. Li aldonis, ke la rekomenco de produktado de ĉinaj kompanioj kaj renormaliĝo de la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio donos plu fortan subtenon al la internacia komunumo fronta al la epidemio.

Ĵaŭde Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, alvokis en gazetara konferenco, ke diversaj landoj alprenu pli aktivajn rimedojn kaj ne malŝparu la duan ŝancan fenestron por bremsi la kronvirusan malsanon.

Tedros diris, ke de la lastaj du monatoj li ĉiam titolas la kronvirusan malsanon "la ĉefa komuna malamiko", sed estas bedaŭro, ke en tiel longa tempo multaj landoj ne faris necesan preparon, nek alprenis necesajn rimedojn, tial ili malŝparis la unuan ŝancan fenestron por bremsi la viruson. Tedros diris ankaŭ, ke post la tutgloba populariĝo de la kronvirusa malsano, multaj landoj alprenis senprecedencajn rimedojn, fermis lernejojn kaj entreprenojn, nuligis sportajn konkursojn kaj postulis, ke homoj restu hejme. Kvankam la landoj pagis grandan koston de socio kaj ekonomio, tamen ĉi tiuj "blokaj" rimedoj mem ne povas ekstermi la viruson, nur gajni por ni la duan ŝancan fenestron.

Tedros diris, ke alpreni pozitivajn rimedojn pri serĉo, ekzameno, kvaranteno, spuro kaj kuraco estas la plej bona kaj plej rapida metodo por fini la "blokajn" rimedojn, kaj ankaŭ la plej bona metodo por eviti tiujn "blokajn" rimedojn. Nun en preskaŭ 150 landoj kaj regionoj de la mondo la nombro de konfirmitaj kazoj ne superis centon. Se tiuj landoj kaj regionoj alprenos pozitivajn agojn, ili povos eviti grandan koston de socio kaj ekonomio.

La novaĵ-agentejo Associated Press raportis, ke merkrede en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 7, la ĉeestantoj diskutis, ĉu Ĉinio estas fonto de la nov-kronvirusa malsano, tamen ili ne povis akordiĝi pri tio. En la videokonferenco la ministroj konsentis pri unuanima agado por brido de la disvastiĝo de la viruso. Sed post kiam usona ŝtatsekretario Mike Pompeo proponis nomi ĝin "viruso de Wuhan", aperis diverĝo inter Usono kaj eŭropaj landoj. Fine, neniu komuna deklaro estis publikigita en la kunveno.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin