Usona politikisto daŭre nigrigas ĉinan kontraŭepidemian klopodadon

(GMT+08:00) 2020-03-26 17:40:13     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde en regula gazetara konferenco en Pekino Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke usona politikisto obstinas en nigrigo de ĉina kontraŭepidemia klopodado, kio celas deturni la rigardon kaj ĵeti sian respondecon sur alian. La intenco estas ega malica.

Merkrede en videa kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 7, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo daŭre atakis ĉinan politikan sistemon kaj refoje nomis novan kronviruson "viruso de Wuhan". Demandite pri tio Geng Shuang esprimis la supran sintenon. Geng Shuang diris, ke Ĉinio forte kondamnas la paroladon de Mike Pompeo.

Geng Shuang diris, ke serĉo de la fonto de COVID-19 estas komplika scienca demando, necesas aŭdi sciencajn kaj profesiajn opiniojn. La Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo klare oponas kontraŭ ligo de la viruso kun konkreta lando kaj loko, oponas kontraŭ nigrigo pere de nomo. La Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo ankaŭ alte laŭdis ĉinajn kontraŭepidemiajn laborojn. Sed tiu ĉi usona politikisto obstinas en ago kontraŭ la monda komuna kono, daŭre nigrigas ĉinan kontraŭepidemian klopodadon per misfamigo kaj celas deturni la rigardon, ĵeti usonan respondecon sur alian, kaj lia intenco estas ege malbona.

Geng Shuang diris ankaŭ, ke post la eksplodo de la epidemio Ĉinio alprenis plej ĉiuflankajn, plej ĝisfundajn kaj plej striktajn rimedojn, gajnis pozitivajn efikojn kaj faris kontribuon al la monda batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio ĉiam tenas la sintenon publikan, travideblan kaj respondecan, kun rilataj landoj kaj internaciaj organizoj ĝustatempe dividas informojn, tenas proksimajn kontaktojn kaj aktive disvolvas kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin