Iuj usonaj politikistoj ankoraŭ obstinas en insidado spite sialandan krizon

(GMT+08:00) 2020-03-26 20:14:55     Redaktoro:Pluveta

"Propono de la usona ŝtata departemento (en la kunveno de ministroj de eksterlandaj aferoj el G7) tuŝis la ruĝan linion. Vi neniel povas konsenti kun tia ago 'etiketi la viruson kaj provi komuniki tiajn informoj'". La 25an de marto la Kabla Novaĵa Reto (CNN) en sia raporto citis el la komento de iu eŭropa diplomato. La usona ŝtatsekretario Mike Pompeo provis enmeti la vorton "Wuhan-viruso" en la komunan deklaracion de la ministroj pri eksterlandaj aferoj el G7, sed tiu propono estis rifuzita de aliaj landoj. Pro la absurdaĵo de Mike Pompeo la komuna deklaracio ne estis publikigita.

Pri tio Eŭropo kompreneble bedaǔris. Des pli bedaŭris tiuj, kiaj homoj kiel Mike Pompeo, ĉar ili obstinas en meto sur oleon kaj dissemado de malpaco ĉie. La franca ministro pri eksterlandaj aferoj, Jean-Yves Le Drian, diris post la kunveno, ke oni ne devus konsumi la nunan krizon por sia politika celo, kaj por trakti pri la epidemio ĉia konsidero devus cedi al internacia unuiĝo kaj kunlaboro. Tio estas kritiko al Mike Pompeo laŭ ĝenerala opinio.

Laŭ statistika donitaĵo realtempe publikigita de la usona universitato Johns Hopkins, ĝis la 7a horo en la 26a de marto laǔ la pekina tempo en la tuta Usono jam registriĝis 65 285 konfirmitaj kazoj je la nova kronviruso, 926 mortoj, kaj en la sinsekvaj tri tagoj kreskis po pli ol 10 000 novaj kazoj. En la 24a de marto proparolanto de la Monda Organizo pri Sano prognozis, ke Usono probable fariĝos "epicentro"de la epidemio en la mondo.

Sed en tia urĝa krizo, iuj usonaj politikistoj penas forskui sian respondecon. Ilia manifestiĝo vere estas nekomprenebla por normalaj homoj.

Jam pli frue, nome en la 6a de marto, Mike Pompeo publike aplikis la esprimon "Wuhan-viruso", kaj poste iuj usonaj politikistoj senĉese misfamigis Ĉinion. Kvankam antaǔ nelonge usona gvidanto asertis, ke ili ne plu uzas la esprimon "ĉina viruso", tamen, el tio, iuj usonaj politikistoj ankoraŭ ne demetis la malamikan sintenadon kaj antaŭjuĝon kontraǔ Ĉinio. Ili en ĉiaj okazoj nigrigas Ĉinio kaj per tio provas deturni la publikan atenton de sia nekapablo rezisti kontraǔ la epidemio.

La internacia komunumo ĝenerale atendas, ke la videa pintkunveno de gvidantoj el G20 povos refoje ludi gvidan rolon en la rezistado kontraŭ la epidemio kaj en la stabiligo de la monda ekonomio. Ĉinio jam montris sian klaran sintenadon, kaj volas kune kun la membrolandoj de G20 antaŭenigi tiun ĉi pintkunvenon kaj akiri efektivajn fruktojn.

Ĉinio esperas, ke Usono aŭskultu la raciajn voĉojn internaciajn kaj enlandajn kaj tuj ĉesigu la ago nigrigi Ĉinion. Ĉar tio ne povas helpi Usonon en la urĝa krizo de la epidemio, sed male, malhelpi la internacian kunlaboro kontraŭ la epidemio. Kian projekton Usono volas elmeti en la tutmonda batalo kontraǔ la epidemio? Ĝi estu prudenta, antaŭ ol doni respondon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin