Ĵaŭde vespere en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la specialan pintkunvenon de gvidantoj de Grupo 20. Xi Jinping substrekis, ke nun propagiĝas la nova kronvirusa malsano en la mondo, la internacia komunumo plej multe bezonas firmigi fidon, kunlabori, unuiĝi, ĉiuflanke fortigi kunlaboron, amasigi fortojn kaj manenmane venki en la batalo de la homaro kontraŭ la grava infekta malsano.