Xi alvokis plenfortan tutmondan militon kontraŭ kronvirusa malsano en eksterordinara pintkunveno de G20

(GMT+08:00) 2020-03-27 14:09:37     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde alvokis rezolutan tutmondan militon kontraŭ la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano, kiam gvidantoj de la Grupo 20 (G20) ĉeestis eksterordinaran pintkunvenon por kunordigi multflankan respondon al la pandemio. Xi alparolis la pintkunvenon per videokonekto en Pekino, ke estas nepre por la internacia komunumo plifortigi fidon, agi kun unueco kaj labori kune en kolektiva respondo.

Xi nomis gravan infektan malsanon malamiko de ĉiuj kaj diris, ke la internacia komunumo devas amplekse intensigi internacian kunlaboron kaj nutri pli grandan sinergion, por ke la homaro povu gajni la batalon kontraŭ la kronvirusa malsano.

Estas la unua fojo por la gvidantoj de la 20 plej grandaj ekonomioj de la mondo okazigi pintkunvenon interrete de post kiam la mekanismo, kiu kutime nur kunvenigis ministrojn pri financoj kaj estrojn de centraj bankoj, estis levita kiel la plej grava platformo de internacia ekonomia kunlaboro en 2008. Li emfazis, ke la epidemio disvastiĝas tutmonde kaj la situacio estas maltrankviliga, kaj vokis landojn rapide reagi por bridi disvastiĝon de la viruso.

Li proponis, ke kunveno de ministroj pri sano de la Grupo 20 estu okazigita kiel eble plej rapide por plibonigi informan interŝanĝon, plifortigi kunlaboron pri drogoj, vakcinoj kaj epidemia regado kaj tranĉi translandajn infektojn.

Xi proponis ankaŭ helpan iniciaton de la Grupo 20 pri la epidemio por pli bona divido de informoj kaj kunordigo de politikoj kaj agadoj kun la subteno de la Monda Organizo pri Sano. Li diris, ke sub la gvidado de la vizio konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro, Ĉinio pli volas dividi siajn bonajn praktikojn kaj doni helpon laŭ sia kapablo al landoj trafitaj de la disvastiĝanta viruso.

La pintkunveno estis prezidata de saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud. La reĝlando, kiu servas kiel prezidanto de la Grupo 20 ĉi-jare, diris, ke ĝi organizos la eksterordinaran kunvenon por akceli tutmondajn klopodojn por trakti la pandemion kaj ĝian ekonomian influon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin