Li Keqiang prezidis kunvenon de gvidgrupo de la ĉina reago al la nov-kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-27 14:12:59     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde Li Keqiang, membro de konstanta komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉefministro de la ĉina Ŝtata Konsilio kaj estro de gvidgrupo de la ĉina reago al la nov-kronvirusa malsano, prezidis kunvenon de la gvida grupo.

 En la kunveno oni postulas serioze plenumi spiriton de parolado de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj spiriton de kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, laŭ aranĝoj de la gvidgrupo de la ĉina reago al la nov-kronvirusa malsano ĉiuflanke kaj science esplori kaj juĝi ŝanĝiĝojn de enlanda kaj ekstelanda epidemio, sufiĉe koni la komplikecon kaj severecon de la epidemio, persisti en strategioj kontraŭ repropagiĝo en Ĉinio kaj eniro de viruso el aliaj landoj, pluapaŝe perfektigi urĝajn kaj normalajn rimedojn kaj mekanismojn kontraŭ la epidemio kaj samtempe aktive kaj orde rekomenci produktadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin