Ĉinio portempe haltigos eniron de fremdlandanoj kun ĉinaj vizoj aŭ loĝpermesiloj

(GMT+08:00) 2020-03-27 14:13:38     Redaktoro:Pluveta

Ĉinio ĵaŭde nokte anoncis provizoran ĉesigon de eniro de fremdlandaj ŝtatanoj posedantaj validajn ĉinajn vizojn aŭ loĝpermesilojn.

Deklaro kune publikigita de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la Nacia Administracio pri Enmigrado diris, ke pro la rapida disvastiĝo de la nov-kronvirusa malsano tra la mondo, Ĉinio decidis provizore ĉesigi la eniron en Ĉinion fare de fremdlandaj ŝtatanoj posedantaj vizojn aŭ loĝpermesilojn ankoraŭ validajn ĝis la tempo de ĉi tiu anonco, ekde la nul-horo antaŭtagmeze de la 28a de marto, 2020.

Laŭ la deklaro, ankaŭ eniro de fremdlandanoj kun komercaj vojaĝkartoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro estos haltigita.

Provizore haltigitaj estos ankaŭ politikoj inkluzive de havenaj vizoj, politiko de 24-hora, 72-hora kaj 144-hora senviza transiro, politiko de 30-taga senviza restado en Hainan, 15-taga vizolibera politiko specifa por fremdlanda plezurŝipa vojaĝo tra Ŝanhaja Haveno, politiko de 144-hora senviza restado en Guangdong por fremdaj vojaĝgrupoj el Honkongo aŭ Makao, kaj politiko de 15-taga senviza restado en Guangxi por fremdlandaj vojaĝgrupoj el la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

La deklaro diris, ke tamen, eniro kun diplomaj, servaj, ĝentilecaj aŭ C-vizoj ne estos influitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin