Ĉinaj iniciatoj montras fortan fidon kaj movforton por monda batalo kontraŭ COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-27 15:06:44     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde vespere en Pekino en la speciala pintkunveno de gvidantoj de Grupo 20 ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis, ke nun la internacia komunumo plej multe bezonu firmigi fidon, unuiĝi, ĉiuflanke fortigi kunlaboron, amasigi fortojn kaj manenmane gajni la batalon de la homaro kontraŭ la grava infekta malsano.

En la ŝlosila tempo de la monda batalo kontraŭ la epidemio gvidantoj de mondaj ĉefaj ekonomioj kaj internaciaj organizoj unuafoje vizaĝ-al-vizaĝe faris intertraktadon pere de video, la celo estas klara: kunaranĝi politikojn kaj agojn, akceli tuttergloban kunlaboron kaj stabiligi mondan ekonomion. En tiu ĉi speciala pintkunveno ĉina prezidanto Xi Jinping donis gravan paroladon, konigis ĉinajn spertojn kaj efikojn, dankis multajn membrojn de la internacia komunumo pro iliaj helpoj, kaj elmetis proponojn kaj porpledojn ĉefe pri fortigo de monda kunlaboro por preventi kaj regi la epidemion kaj pri stabiligo de monda ekonomio, prezentis ĉinan projekton por la monda batalo.

Kiel la lando, kiu plej frue suferis la epidemion kaj la unua regis ĝin, Ĉinio sin grande oferis por la monda batalo, ankaŭ liveris spertojn al aliaj landoj. En la speciala pintkunveno Xi Jinping elmetis kvar iniciatojn: firme kaj bonefike fari la mondan batalon kontraŭ COVID-19, efike disvolvi internacian komunan preventon kaj regon, aktive subteni al internaciaj organizoj ludi rolojn kaj fortigi internacian kunaranĝon de makroskopaj politikoj. La kvar iniciatoj komunikis la forton de "unuiĝo, kunlaboro kaj kunaranĝo", estas nova konkreta praktiko de Ĉinio por stimuli konstruadon de homara komunumo kun komuna estonto.

Alia urĝeco estas, ke la epidemio tago post tago pliserioze batas ekonomion de landoj de Grupo 20 kaj la mondan ekonomion. Kristalina Georgieva, prezidento de Internacia Mona Fonduso, avertis, ke en la kuranta jaro la monda ekonomio falos en negativan kreskon kaj en pli seriozan malprosperon ol en 2008, kiam eksplodis financa krizo.

Pri tio la ĉina gvidanto alvokis en la pintkunveno, ke diversaj landoj kune fortigu makroskopan politikon, alprenu komunajn rimedojn, reduktu doganon, nulilgu obstaklojn, glatigu komercojn, kune stabiligu tutterglobajn produktajn kaj provizajn ĉenojn kaj evitu malprosperon de la monda ekonomio. Samtempe Xi Jinping diris, ke Ĉinio persistas en plivastigo de reformo kaj malfermo, plilarĝigo de enmerkatiĝo, kontinua plibonigo de negoca medio, aktiva pliigo de eksporto, kaj plimultigo de investo al aliaj landoj. Tio estas ĉina grava promeso por stabiligi la mondan ekonomion, ankaŭ respondeco portata de Ĉinio kiel respondeca potenco.

Stephen Perry, prezidanto de Brita 48-Grupa Klubo, komentis, ke per sia propra agado Ĉinio eksplikis la gravecon de konstruado de homara komunumo kun komuna estonto, ankaŭ tiu ĉi sinteno de kunlaboro kaj malfermo estas la direkto, en kiu aliaj landoj devas estonte persisti por solvi tutmondajn problemojn.

Viruso estas komuna malamiko de la homaro, neniu lando povas pensi nur pri si mem, la internacia komunumo pli multe bezonas unuiĝon kaj kunlaboron ol antaŭe. Kiel diris personoj el multaj landoj, en tiu ĉi momento estas pli vera kaj pli urĝa la ĉina nocio de homara komunumo kun komuna estonto ol antaŭe.

Landoj de Grupo 20, kiel reprezentantoj de mondaj evoluintaj ekonomioj kaj novmerkataj landoj, nun devas montri gvidan kaj decidan kapablon, efektivigi la gravajn komunajn konojn atingitajn en la pintkunveno, gvidi la internacian komunumon kapti la duan "ŝancan fenestron" en la batalo kontraŭ la epidemio kaj kontribui al frua venko en la batalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin