Xi Jinping telefone konversaciis kun Trump

(GMT+08:00) 2020-03-27 15:36:18     Redaktoro:Pluveta

Vendrede invitite ĉina prezidanto telefone konversaciis kun usona prezidento Trump.

Xi Jinping substrekis, ke post la eksplodo de la epidemio Ĉinio ĉiam tenas publikan, travideblan kaj respondecan sintenon, ĝustatempe informas pri la epidemio rilatajn landojn kaj internaciajn organizojn, inkluzive de la Monda Organizo pri Sano kaj Usono, dividas kun diversaj flankoj ĉiujn spertojn pri prevento, rego kaj kuraco, kaj kiel eble plej klopode donas subtenon kaj helpon al landoj, kiuj havas bezonon. Ĉinio daŭre faros tiel kaj kune kun la internacia komunumo gajnos la batalon kontraŭ la epidemio.

Xi Jinping montris, ke infekta malsano ne konas landlimon kaj nacion, ĝi estas la komuna malamiko de la homaro. Nur per komuna agado la internacia komunumo povos venki en la batalo. Danke al peno de diversaj flankoj la ĵaŭda pintkunveno de Grupo 20 pri COVID-19 gajnis multajn komunajn konojn kaj pozitivajn fruktojn. Ĉinio volas kune kun aliaj landoj, inkluzive de Usono, subteni plu la Mondan Organzon pri Sanon ludi gravan rolon, fortigi dividon de informoj pri prevento kaj rego, interkomuniki spertojn, rapidigi kunlaboron por solvi scienc-esplorajn malfacilojn, perfektigi mondan higienan administradon, fortigi kunaranĝon de politikoj pri makroskopa ekonomio, stabiligi merkatojn, garantii ekonomian kreskon kaj vivtenon de popolamasoj, kaj garantii malfermon, stabilecon kaj sekurecon de monda proviza ĉeno.

Xi Jinping substrekis, ke li ege atentas kaj maltrankvilas pri la usona epidemio, ankaŭ donas atenton al la serio da rimedoj kaj metodoj alprenataj de usona prezidento. La ĉina popolo sincere esperas, ke Usono frue regos la epidemion kaj malpliigos perdon kaŭzitan de la epidemio al la usona popolo. Ĉinio ĉiam tenas malferman sintenon pri internacia kunlaboro. En la nuna situacio Ĉinio kaj Usono devas unuiĝi kontraŭ la epidemio. Ĉinio volas plu dividi kun Usono ĉiujn informojn kaj spertojn.

Xi Jinping substrekis, ke nun la dulandaj rilatoj troviĝas en grava pasejo. Kunlaboro donos favoron al la ambaŭ flankoj, batalo damaĝos la du flankojn, tial kunlaboro estas la unika prava elekto. Ĉinio esperas, ke Usono alprenos esencan agon por plibonigi la rilatojn, kaj la du landoj komune penos, fortigos kunlaboron sur multaj kampoj kaj disvolvos nekontraŭajn, interrespektajn, kunlaborajn kaj komune gajnajn rilatojn.

Trumpo diris, ke li zorgeme aŭdis paroladon de prezidanto Xi Jinping en la pintkunveno de Grupo 20, li kaj alilandaj gvidantoj laŭdis opiniojn kaj iniciatojn de Xi Jinping.

Trump dankis Ĉinion pro ĝia provizado de kontraŭepidemiaj kuracaj varoj, esprimis fortigon de interkomuniko kun Ĉinio sur kampoj de kuraco kaj higieno, inkluzive de kunlaboro por esplori kaj ekspluati efikajn kuracilojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin