Novaĵoj (Marto 27)

(GMT+08:00) 2020-03-27 17:46:19     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj, Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 27a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi alvokis plenfortan tutmondan militon kontraŭ kronvirusa epidemio en eksterordinara pintkunveno de la Grupo 20; Ĉinio portempe haltigas eniron de fremdlandanoj kun ĉinaj vizoj aŭ loĝpermesiloj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde alvokis rezolutan tutmondan militon kontraŭ la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano, kiam gvidantoj de la Grupo 20 (G20) ĉeestis eksterordinaran pintkunvenon por kunordigi multflankan respondon al la pandemio. Xi alparolis la pintkunvenon per videokonekto en Pekino, ke estas nepre por la internacia komunumo plifortigi fidon, agi kun unueco kaj labori kune en kolektiva respondo.

Xi nomis gravan infektan malsanon malamiko de ĉiuj kaj diris, ke la internacia komunumo devas amplekse intensigi internacian kunlaboron kaj nutri pli grandan sinergion, por ke la homaro povu gajni la batalon kontraŭ la kronvirusa malsano.

Estas la unua fojo por la gvidantoj de la 20 plej grandaj ekonomioj de la mondo okazigi pintkunvenon interrete de post kiam la mekanismo, kiu kutime nur kunvenigis ministrojn pri financoj kaj estrojn de centraj bankoj, estis levita kiel la plej grava platformo de internacia ekonomia kunlaboro en 2008. Li emfazis, ke la epidemio disvastiĝas tutmonde kaj la situacio estas maltrankviliga, kaj vokis landojn rapide reagi por bridi disvastiĝon de la viruso.

Li proponis, ke kunveno de ministroj pri sano de la Grupo 20 estu okazigita kiel eble plej rapide por plibonigi informan interŝanĝon, plifortigi kunlaboron pri drogoj, vakcinoj kaj epidemia regado kaj tranĉi translandajn infektojn.

Xi proponis ankaŭ helpan iniciaton de la Grupo 20 pri la epidemio por pli bona divido de informoj kaj kunordigo de politikoj kaj agadoj kun la subteno de la Monda Organizo pri Sano. Li diris, ke sub la gvidado de la vizio konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro, Ĉinio pli volas dividi siajn bonajn praktikojn kaj doni helpon laŭ sia kapablo al landoj trafitaj de la disvastiĝanta viruso.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Ma Zhaoxu resumis rezultojn de la okazaĵo. Ma diris, ke en sia parolado Xi faris gravajn proponojn pri fortigo de internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ la epidemio kaj stabiligo de la monda ekonomio, surbaze de persisto en la ideo pri komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj de la sperto de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio, ludante gravan gvidan rolon.

Unue, Xi dividis kun la ĉeestantoj la sperton de Ĉinio. Li akcentis, ke fronte al la subita eksplodo de la epidemio, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo montris grandan kuraĝon. La registaro ĉiam metis la vivsekurecon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon, kaj mobilizis la tutan landon al komunaj prevento kaj regado, komencante la popolan militon kontraŭ la viruso kun firma fido kaj konforme al la ĝenerala postulo de scienca agado kaj preciza decidfaro.

Due, Xi eksplikis la rekomendon de Ĉinio. Li diris, ke la internacia komunumo devas tuj reagi por bremsi la tendencon de disvastiĝo de la epidmeio kaj helpi al la evoluantaj landoj kun malfortaj prisanaj sistemoj altigi la kapablon de traktado. Li aldonis, ke ĉiuj landoj devas kune klopodi por formi la reton de komunaj prevento kaj regado kaj subteni la rolon de la Monda Organizo pri Sano por ellabori sciencajn kaj raciajn rimedojn de la prevento kaj regado kaj efike bridi translandan disvastiĝon.

Trie, en la parolado Xi faris praktikajn proponojn. Li urĝis okazigi kunvenon de ministroj pri sano de la Grupo 20 por fortigi dividon de informoj kaj kunlaboron pri esploro de drogoj kaj vakcinoj kaj regado de epidemioj. Li proponis dividi informojn kaj disvastigi gvidlinion pri efikaj prevento kaj regado kun la subteno de la Monda Organizo pri Sano.

Kvare, Xi dediĉis kontribuon de Ĉinio al la kunveno. Li emfazis, ke Ĉinio volas dividi kun ĉiuj landoj siajn utilajn praktikojn, kunlabori kun ili en esploro de drogoj kaj vakcinoj kaj liveri laŭ sia kapablo helpon al landoj, en kiuj disvastiĝas la epidemio. Li aldonis, ke Ĉinio intensigos la liveradon de krudaj materialoj, ĉiutagaj necesaĵoj kaj kontraŭepidemiaj provizaĵoj al la internacia merkato.

Ma diris, ke la epidemio furiozas ankoraŭ en multaj lokoj kaj la situacio restas tre severa. Sub la gvidado de la grava parolado de Xi, Ĉinio puŝos la multflankan platformon de la Grupo 20 starigi konsenton de la internacia komunumo, preni praktikajn rimedojn kaj pozitive kontribui por renormaligo de la monda ekonomia kresko, kaj volas labori kun ĉiuj partioj por akceli konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

La Grupo 20 anoncis ĵaŭde, ke ĝi prenas rapidajn kaj fortajn rimedojn, inkluzive de injekto de pli ol 5 duilionoj da usonaj dolaroj en la tutmondan ekonomion por traktado de la influo de la kronvirusa epidemio.

Gvidantoj de la Grupo 20 tiutage kunvenis en videa maniero. La gvidantoj diris en komuna deklaro publikigita post la kunveno, ke ili prenas rapidajn kaj fortajn rimedojn por subteni ekonomion kaj protekti laborantojn, kaj entreprenojn, precipe mezgrandajn kaj malgrandajn, kaj planas injekti pli ol 5 duilionojn da usonaj dolaroj en la tutmondan ekonomion.

La deklaro diris, ke la Grupo 20 faros sian plejeblon kaj uzos ĉiujn ekzistantajn politikajn instrumentojn por minimumigi damaĝon de la pandemio al la tutmonda ekonomio kaj socio, rekreskigi la ekonomion, subteni merkatan stabilecon kaj fortigi la ekonomian flekseblecon. La Grupo 20 subtenas la centrajn bankojn de ĉiuj landoj preni specialajn rimedojn laŭ rajtigo por fortigi la financan stabilecon kaj pliigi la merkatan fluadon

Ĵaŭde Li Keqiang, membro de Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉefministro de la ĉina Ŝtata Konsilio kaj estro de gvidgrupo de la ĉina reago al la nov-kronvirusa malsano, prezidis kunvenon de la gvida grupo.

En la kunveno oni postulas serioze plenumi spiriton de parolado de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj spiriton de kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, laŭ aranĝoj de la gvidgrupo de la ĉina reago al la nov-kronvirusa malsano ĉiuflanke kaj science esplori kaj juĝi ŝanĝiĝojn de enlanda kaj eksterlanda epidemio, sufiĉe koni la komplikecon kaj severecon de la epidemio, persisti en strategioj kontraŭ repropagiĝo en Ĉinio kaj eniro de viruso el aliaj landoj, pluapaŝe perfektigi urĝajn kaj normalajn rimedojn kaj mekanismojn kontraŭ la epidemio kaj samtempe aktive kaj orde rekomenci produktadon.

Ĉinio ĵaŭde nokte anoncis provizoran ĉesigon de eniro de fremdlandaj ŝtatanoj posedantaj validajn ĉinajn vizojn aŭ loĝpermesilojn.

Deklaro kune publikigita de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la Nacia Administracio pri Enmigrado diris, ke pro la rapida disvastiĝo de la nov-kronvirusa malsano tra la mondo, Ĉinio decidis provizore ĉesigi la eniron en Ĉinion fare de fremdlandaj ŝtatanoj posedantaj vizojn aŭ loĝpermesilojn ankoraŭ validajn ĝis la tempo de ĉi tiu anonco, ekde la nul-horo antaŭtagmeze de la 28a de marto, 2020.

Laŭ la deklaro, ankaŭ eniro de fremdlandanoj kun komercaj vojaĝkartoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro estos haltigita.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin