Tutmonda kunagado por venki epidemion

(GMT+08:00) 2020-03-27 17:53:23     Redaktoro:Pluveta

Nun la pneŭmonia epidemio estas efike regata en Ĉinio, tamen bedaŭrinde ĝi disvastiĝas en multaj aliaj landoj en la mondo. Sekve de disvastiĝo de la epidemio, diversaj landoj komencis preni rimedojn similajn al tiuj de Ĉinio, t.e. fermo de urbo. Tiuj rimedoj, pri kiuj iuj landoj dubis antaŭe, estas akceptitaj de pli kaj pli multaj landoj. Fronte al la epidemio, ĉiuj landoj formas komunumon kun sama sorto. En la historio, homoj neniam retiriĝis antaŭ malfaciloj kaj defioj. Ni kredas, ke danke al la komuna forto el la tuta mondo, la epidemio estos finfine venkita. Same kiel ĉiu atesto en la historio, lumo kaj espero ĉiam naskiĝas en mallumo. La tuta mondo venkos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin