Ĉinio kaj Usono devas unuiĝi kontraŭ la epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-27 20:54:52     Redaktoro:Pluveta

"En la nuna situacio Ĉinio kaj Usono devas unuiĝi kontraŭ la epidemio". Tion klare montris la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en la 27a de marto, kiam li telefone interparolis kun la usona Donald Trump. En la sama tago la dulandaj gvidantoj dufoje diskutis pri la epidemio. Vespere de la 26a de marto la gvidantoj de G20 unuafoje kunvenis en la formo de video por trakti pri la epidemio. La ĉina kaj usona gvidantoj ĉeestis ĝin.

Oni rimarkis, ke la telefona interparolo de la dulandaj gvidantoj okazis surbaze de du fonoj: unue, la epidemio urĝas en Usono. Laŭ statistiko de la Universitato Johns Hopkins, ĝis 17:37 en la 26a de marto en Usono raportiĝis 82 404 konfirmitaj kazoj je la nova kronvirusa pneŭmonio, kaj per tio Usono fariĝis lando, kiu havas plej multe da konfirmitaj kazoj en la mondo. Kaj kiel eble plej rapide bridi la epidemion estas plej urĝa tasko de Usono. Due, en tiu ĉi rezistado kontraŭ la epidemio iuj usonaj politikistoj politikigis la epidemion kaj nigrigis Ĉinion, kio damaĝis la kunlaboron de la du landoj en la traktado de la epidemio, kaj ankaŭ grave ĝenis la dulandajn rilatojn kaj la tutmondan rezistadon kontraŭ la epidemio.

En tia okazo la interparolo inter la dulandaj gvidantoj havas neordinaran signifon, kaj tio ankaŭ eĥis la alvokon de la speciala pintkunveno de G20 plifortigi internacian kunlaboron.

En la interparolo Xi Jinping substrekis, ke ekde la estiĝo de la pandemio Ĉinio, sen la plej malgranda rezervo, dividis kun diversaj landoj siajn spertojn pri la rezistado kaj kuracado, laŭ sia ebleco liveris subtenon kaj helpon al tiuj landoj, kiuj bezonas ilin, kaj cetere, Ĉinio tiel faros. Tiu deklaro eksplikas la konsekvencan principon de Ĉinio: publikeco, travidebleco kaj respondeco, kaj tio estas forta rebaton al iuj okcidentaj politikistoj, kiuj provis ĵeti sian devon sur Ĉinion.

Samtempe, Xi Jinping esperis, ke ĉiuj partioj plifortigos kunagadon kaj kunlaboron kaj efektivigos la fruktojn akiritajn en la speciala pintkunveno de Ĝ20. Tiu punkto estas tre grava, ĉar ĝi formiĝis el la ĉina sukcesa sperto: "Unu ono en dispoziciado, naŭ onoj en efektivigo". En tiu ĉi videa pintkunveno ne malmultaj komun-konoj estis atingitaj, kaj tio tre utilas al la posta tutmonda rezistado kontraŭ la epidemio.

Kunlaboro favoros Ĉinion kaj Usono, batalo vundos ambaŭ. Kunlaboro estas unika ĝusta elekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin