Xi Jinping telefone konversaciis kun reĝo de Saud-Arabio

(GMT+08:00) 2020-03-28 15:44:47     Redaktoro:Pluveta

Vendrede vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun reĝo de Saud-Arabio Salman bin Abdul-aziz Al Saud.

Xi Jinping substrekis, ke sub la prezidado de reĝo sukcesis la eksterordinara pintkunveno de gvidantoj de la Grupo 20 pri COVID-19, kaj diversaj flankoj atingis gravajn konsentojn pri unuiĝo kontraŭ la epidemio kaj stabiligo de monda ekonomio, kaj sendis pozitivan signalon al la internacia komunumo. Ĉinio laŭdis Saud-Arabion, la deĵorantan prezidanto-landon de la Grupo 20, pro ĝiaj laboroj por tio. Ĉinio volas teni striktan kontakton kun Saud-Arabio kaj konservi kaj firmigi la tendencon de kunlaboro de la Grupo 20.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio firme subtenas la batalon de Saud-Arabio kontraŭ la epidemio, volas doni helpojn laŭ sia eblo, dividi kun Saud-Arabio spertojn pri la prevento kaj regado, liveri oportunon kaj helpon al aĉetado de kuracaj varoj por ĝi, protekti sekurecon kaj sanon de la dulandaj popoloj kaj kune konservi sekurecon de publika sano de la mondo kaj la regiono.

Salman bin Abdul-aziz Al Saud diris, ke la ĉina registaro alprenis rezolutajn kaj fortajn rimedojn kaj sukcese bridis la epidemion, kion li alte laŭdas, kaj li ankaŭ gratulas Ĉinion pro la sukceso. Li diris, ke Saud-Arabio dankas Ĉinion pro livero de proviloj kaj kuracaj varoj al Saud-Arabio, kion la popolo de Saud-Arabio ne forgesos kaj Saud-Arabio ĉiam firme staros kune kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin