Blokita Sud-Afriko
La Monda Organizo pri Sano vendrede publikigis raporton pri la nov-kronvirusa epidemio, dirante, ke ĝis la 10a horo vendrede antaŭtagmeze laŭ la centr-eŭropa tempo, la tuta mondo raportis entute 509 164 konfirmitajn kazojn de la nov-kronvirusa malsano kaj 23 335 mortojn. Eŭropo plej grave trafita de la epidemio tiutage raportis 36 414 novajn konformitajn kazojn kaj 2 155 novajn mortojn; kaj tie la totalaj nombroj de konfirmitaj kazoj kaj mortintoj kalkuliĝis al 286 697 kaj 16 105 respektive. La epidemio influis jam 201 landojn kaj regionojn de la mondo.