Usono subskribis Tajvanan Akton 2019 profitigante nek aliajn nek sin mem

(GMT+08:00) 2020-03-28 16:46:38     Redaktoro:Pluveta

La 26-an de marto laŭ la loka tempo usona gvidanto subskribis tiel nomatan "Tajvanan Akton 2019", publike malhelpis aliajn landojn establi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, helpis al Taiwan plivastigi tiel nomatan "internacian spacon" kaj krude intervenis en ĉinajn aferojn. En tiu ĉi urĝa tempo kontraŭ la epidemio Usono ankoraŭ ludis ĉi tian politikan artifikon, ĉu ĝi volas ignori vivojn de popoloj kaj perdi la duan "fenestron de oportuno" kontraŭ la epidemio? La tiel nomata Tajvana Akto 2019 serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri komunaj komunikaĵoj de Ĉinio kaj Usono, serioze malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn de internaciaj rilatoj, sendas eraran signalon al disigaj fortoj de "tajvana sendependeco", ankaŭ serioze ĝenas la nunan tutmondan kunlaboron kontraŭ la epidemio.

Fakte, tiutage, kiam la akto estis subskribita, per video gvidantoj de la Grupo 20 okazigis eksterordinaran pintkunvenon pri COVID-19. Ili klare diris, ke la plej urĝa tasko estas traktado de la epidemio kaj ĝia komplika influo sur la sano, socio kaj ekonomio, kaj tutgloba agado, unuiĝo kaj internacia kunlaboro estas pli bezonataj ol iam ajn antaŭe por trakti la epidemion.

Ankaŭ en la sama tago la nombro de usonaj konfirmitaj kazoj de COVID-19 superis 82 milojn, kaj Usono fariĝis la lando kun plej multaj konfirmitaj kazoj de COVID-19 en la mondo. La epidemia situacio estas tiel severa kaj tutgloba kunlaboro tiel urĝe bezonata, sed Usono ankoraŭ ignoras vivojn de popoloj kaj malŝparas energionen, kiun devas esti donita al traktado de la epidemio, en provoko per la akto, kio skuas la mondon kaj iuflanke eksplikis, kial Usono kun monde progresinta kuraca industrio foje kaj refoje perdis oportunon en la batalo kontraŭ la epidemio.

Same kiel aliaj usonaj aktoj rilataj al Tajvano, la tiel nomata "Tajvana Akto 2019" intencas helpi Tajvanon "solidigi diplomatiajn rilatojn kun aliaj landoj" por apogi personojn de "tajvana sendependeco" kaj bridi ĉinan disvolvadon. Tamen en la mondo jam 180 landoj establis la diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj ankaŭ Usono establis la rilatojn kun Ĉinio sur la bazo de la principo de unu Ĉinio antaŭ pli ol 40 jaroj. Nun Usono subskribis la akton, malhelpis aliajn landojn disvolvi normalajn rilatojn kun Ĉinio, kaj faris politikan subpremon, kio estas tute senbaza kaj memkontraŭdira.

En tiu ĉi urĝa momento de la monda batalo kontraŭ la epidemio, Usono refoje uzis la aĉan karton, kio nur detruos la ĝeneralan situacion de internacia kunlaboro, malhelpos unuiĝon de Ĉinio kaj Usono kontraŭ la epidemio kaj estas ege nerespondeca pri la vivo kaj sano de la usona popolo..

Por la tajvana reganta instanco estas fantazio depende de Usono plivastigi tiel nomatan "internacian spacon" kaj konservi tiel nomatajn "landojn, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun ĝi". Per uzo de la "tajvana karto" Usono ĉiam konsideras siajn proprajn politikajn interesojn kaj ekonomiajn motivojn, sed absolute ne la interesojn de la tajvana popolo.

La tajvana reganta instanco devas klare scii, ke la tajvanaj sekureco, prospero kaj stabilo dependas ne de la usona "subteno", sed de la pliboniĝo de la rilatoj kun la ĉeftero.

La tajvana afero rilatas al ĉinaj kernaj intersoj, kaj la principo de unu Ĉinio estas kaj la politika bazo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj la ĝenerala konsento de la internacia komunumo. Ĉinio persvadas Usonon, ke ĝi frue ĝustigu eraron, sed ne faru plu tiel nomatan akton pri Tajvano, nek malhelpu aliajn landojn disvolvi rilatojn kun Ĉinio, alie ĝia agado estos firme kontraŭbatita de Ĉinio. Usono ne devas plu misjuĝi tion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin