Ĉinaj kuracistoj dividis kun alilandaj samprofesiuloj sperton en traktado de nov-kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-28 18:12:05     Redaktoro:Pluveta

La nov-kronvirusa malsano disvastiĝas en pli ol 200 landoj kaj regionoj de la mondo. Laŭ la Monda Organizo pri Sano, ĝis la 27a de marto, la tuta mondo raportis entute pli ol 460 000 konfirmitajn kazojn de la nova kronvirusa malsano. Sed en Ĉinio la disvastiĝo de la infekta malsano estis efike bridita, tial pli kaj pli multaj landoj volas ekscii sperton de Ĉinio en prevento kaj regado de la epidemio.

Ĉina Radio Internacia de la Ĉina Komunikila Grupo starigis specialan programon pri konsultado koncerna al la nov-kronvirusa malsano, kiu servas kiel platformo por interŝanĝo inter kuracistoj laborantaj sur la frontlinio de la batalo kontraŭ la infekta malsano en la ĉina urbo Wuhan kaj alilandaj samprofesiuloj, kio vekis internacian atenton.

Ĉina Radio Internacia ĵaŭde invitis fakulojn pri tradicia ĉina medicino el Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono kaj samprofesilulojn de Kanado, Britio, Hindio kaj Pakistano al la speciala programo por diskuti pri la rolo de tradicia ĉina medikamento en traktado de la nov-kronvirusa malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin