Rusio fermos landlimon meze de kronvirusa krizo

(GMT+08:00) 2020-03-29 15:56:03     Redaktoro:Pluveta

La rusa registaro sabate diris en deklaro, ke Rusio portempe haltigos landliman transiron per aŭtomobilo, fervojo, piedirado kaj aliaj landlimaj kontrolpunktoj ekde lundo por bridi la disvastiĝon de la nova kronviruso.

La deklaro diras, ke la rusa Ministerio pri Transportado kune kun la Sekureca Servo de la Rusa Federacio, la Dogana Servo de la Rusa Federacio kaj la Rusa Administracio pri Konsumantaraj Rajtoj kaj Homa Bonfarto devas portempe restrikti la trafikon per aŭtomobilo, fervojo, piedirado, rivero kaj aliaj kontrolpunktoj, transirantan la ŝtatan landlimon de Rusio ekde nul-horo de la 30a de marto laŭ moskva tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin