Honkonga komisarejo kondamnas rimarkojn de usonaj politikistoj pri distrikta konsilisto

(GMT+08:00) 2020-03-29 18:10:01     Redaktoro:Pluveta

La Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono sabate esprimis fortan malaprobon kaj firman oponon kontraŭ kritiko de iuj usonaj politikistoj kaj institucioj pri aresto de distrikta konsilisto suspektata pri malobservo de la leĝo.

Proparolanto de la komisarejo diris, ke la politikistoj ne respektas la leĝon kaj faktojn kaj intencas nigrigi la politikon de la centra registaro pri la Honkonga Speciala Administracia Regiono.

La proparolanto diris, ke iliaj rimarkoj estas publika interveno en la laŭleĝan regadon kaj juĝan sendependecon de Honkongo.

La proparolanto emfazis, ke laŭleĝa regado estas la kerna valoro de la honkonga socio. "Ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo, kaj ĉiuj klopodoj estas faritaj por certigi, ke leĝoj estu observataj kaj strikte plenumataj. Neniu postulo povas pravigi krimon, kaj neniu pozicio povas ŝirmi unu kontraŭ la leĝo."

La proparolanto diris ankaŭ, ke per pardono kaj apogo al krimaj agoj sen skrupulo kaj politikigo de juĝa demando, la usonaj politikistoj refoje elmontris siajn enradikiĝintajn ideologiajn antaŭjuĝojn, duoblajn normojn kaj insidan intencon malordigi Honkongon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin