Novaĵoj (Marto 30)

(GMT+08:00) 2020-03-30 18:12:05     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas lundo, la 30a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn:. prezidanto Xi inspektis rekomencon de laboro kaj produktado en la provinco Zhejiang; kronvirusa malsano mortigis pli ol 30 000 homojn en la tuta mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, dimanĉe inspektis la rekomencon de laboro kaj produktado en la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Xi vizitis la havenon Chuanshan de la Haveno Ningbo-Zhoushan, unu el la plej grandaj konteneraj havenoj de la mondo, kiu en 2019 traktis ĉirkaŭ 1 120 milionojn da tunoj da kargo. Xi ankaŭ vizitis industrian parkon en Ningbo, kiu produktas pintklasajn aŭtopartojn kaj muldilojn.

Zhejiang estas unu el la ĉefaj provincoj de eksterlanda komerco en Ĉinio. Komercistoj rapide rekomencas operaciojn.

Lokaj mediatoj raportis, ke la unua aviadilo portanta medicinajn provizaĵojn el la ĉina urbo Ŝanhajo dimanĉe atingis Novjorkon por fortigi ĝian batalon kontraŭ la nov-kronvirusa epidemio. La flugo estas parto de la usona grandskala aertransporto de krizokazaj medicinaj provizaĵoj al Usono, plejparte el Azio.

Medicinaj fakuloj en Wuhan de Ĉinio sabate okazigis videokonferencon kun siaj samprofesiuloj en la Nordŝtata Medicina Universitato de la Novjorka Ŝtata Universitato, dividante sperton pri prevento kaj traktado de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19).

La konferenco estis prezidita de Lawrence Chin de la Nordŝtata Medicina Universitato de la Novjorka Ŝtata Universitato, kaj al ĝi aliĝis pli ol 90 kuracistoj en Novjorko.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri temoj inkluzive de frua identigo, frua diagnozo, bilda ekzameno, uzado de drogoj, hormona terapio, imuna alĝustigo, plasma interŝanĝo kaj kuracado per Eksterkorpa Membrana Oksigen-aparato.

Hu Yu, prezidanto de la Unuiĝinta Hospitalo sub la Medicina Kolegio Tongji de la Huazhong-a Univrsitato de Scienco kaj Teknologio, diris, ke kiel unu el la ĉefaj batalkampoj en la batalado kontraŭ la nov-kronvirusa malsano, hospitaloj en Wuhan akumulis riĉan klinikkuracan sperton, kiun ili volas diskuti kaj dividi kun usonaj samprofesiuloj.

Tio estis la oka videokonferenco okazigita de la hospitalo en Wuhan, kiu dividis sian sperton en traktado de la kronvirusa malsano kun universitatoj kaj hospitaloj en landoj inkluzive de Germanio, Nederlando kaj Svisio.

Teamo de ĉinaj medicinaj fakuloj, kune kun medicinaj materialoj, atingis la laosan ĉefurbon Vjentjanon per ĉartita aviadilo dimanĉe matene por helpi al Laoso kontraŭbatali la kronvirusan pandemion.

Somdy Douangdy, laosa vicĉefministro kaj prezidanto de la Komitato por Prevento kaj Regado de la nov-kronvirusa malsano, kaj ĉina ambasadoro al Laoso Jiang Zaidong, salutis la ĉinajn medicinajn fakulojn en la Internacia Flughaveno Wattay en Vjentjano.

La ĉina medicina teamo inkluzivas fakulojn pri diversaj kampoj kiel prevento kaj regado de infektoj, intensa zorgado, epidemioj kaj laboratoria provo. Ili ankaŭ kunportis medicinajn provizaĵojn. La teamo atingis Laoson malpli ol kvin tagojn, post kiam la laosa flanko anoncis siajn unuajn du konfirmitajn kazojn de la kronvirusa malsano kaj petis helpon de Ĉinio. Laoso jam raportis ok konfirmitajn kazojn ĝis sabata posttagmezo.

Bonvenigante la ĉinajn spertulojn, la vicĉefministro Somdy diris, ke la laosa flanko elkore dankas la ĉinan medicinan teamon, kiu atingis la landon nur en kvin tagoj post kiam Laoso konfirmis kazojn de la malsano. La helpo de Ĉinio reflektas profundan amikecon de la ĉina flanko al la laosa popolo.

Ĉina prisana aŭtoritato diris lunde, ke ĝi ricevis raportojn pri 31 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano, 30 el kiuj estis importitaj kaj unu estis raportita en la provinco Gansu, kaj 10 mortoj okazis dimanĉe en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei. Samtempe, raportitaj estis 17 novaj suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj. Ankaŭ dimanĉe 322 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 633.

Ĝis la fino de dimanĉo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 81 470, inkluzive de 2 396 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 75 770 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 304 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 168 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 19 235 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

La Monda Organizo pri Sano (MOS) diris, ke la tutmonda totala nombro de mortintoj pro la kronvirusa malsano kreskis ĝis 30 105 ĝis la 18a horo dimanĉe.

Laŭ la donitaĵo de la MOS, entute 638 146 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj tutmonde, 555 790 el kiuj estis raportitaj ekster Ĉinio, kaj Usono raportis 103 321 infektojn.

Krome, la grave influitaj landoj Italio, Hispanio kaj Germanio, kun pli ol 50 000 konfirmitaj kazoj en ĉiu, raportis entute preskaŭ 220 000 konfirmitajn kazojn ĝis dimanĉa posttagmezo.

Laŭ la ĉiutaga raporto de la MOS, en eŭropo, la epidemia centro, pli ol 20 000 pacientoj mortis, inter kiuj 2 753 estis raportitaj en la pasintaj 24 horoj ĝis dimanĉa mateno, kaj en 148 landoj kaj regionoj okazis loka transmisio de la viruso.

Moskva urbestro Sergei Sobyanin diris dimanĉe, ke moskvaj loĝantoj ne rajtas forlasi siajn apartamentojn krom pro esceptaj kialoj ekde lundo.

Sobyanin diris en deklaro en sia retejo, ke ekde morgaŭ, la hejmreĝimo estos efektivigata por ĉiuj moskvaj loĝantoj sen distingo de aĝo.

Laŭ la deklaro, moskvanoj estos permesitaj forlasi apartamentojn nur por kriza medicina helpo kaj en la okazo de aliaj rektaj minacoj al vivo kaj sano. Ili ankaŭ povos iri al laboro, se tio estos bezonata. Krome ili povas iri al la plej proksima vendejo kaj apoteko, promeni kun dorlotbestoj je distanco de ne pli ol 100 metroj de la loĝloko kaj elporti hejmajn rubojn.

Sobyanin aldonis, ke dum la venonta semajno, inteligenta sistemo estos aranĝita por monitori la observon de la reĝimo de hejma izolado, kaj iom post iom, sed konstante, ili streĉos necesan regadon en ĉi tiu situacio.

Menciinde, la reĝimo ne limigas rajton de civitanoj iri al Moskvo aŭ forlasi la urbon.

Li diris, ke regiona kompenspago al senlaboruloj estas enkondukita sub la nuna malfacila situacio.

Rusio registris 270 novajn kazojn de la kronvirusa malsano en la lastaj 24 horoj. Tio estis la plej akra ĉiutaga kresko ĝis nun, levante la totalon ĝis 1 543, el kiuj 1 014 kazoj estis konfirmitaj en Moskvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin