Pingvenoj kaj rabmevoj ĉe la antarkta stacio Granda Muro

(GMT+08:00) 2020-03-30 11:05:00     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe, la sciencesplora glacirompilo Xuelong-2 estis ankrita sur maro ĉe la antarkta stacio Granda Muro. Ĝi staris por elŝarĝi kargon. Dum la elŝarĝo raportisto faris intervjuadon kaj vidis, kiel la esploristoj tie protektas la medion, kaj kiel la homoj kaj la naturo harmonie kunvivas.

La stacio Granda Muro estas la unua sciencstacio de Ĉinio en Antarkto, elkonstruita en februaro de 1985 kaj situanta sur la insulo King George de la insularo South Shetland. Apud la vivotereno de la stacio vivas amasoj da senzorgaj rabmevoj. Ilia loĝejo – la lago Rabmevo, najbara, je malpli ol 60 metroj, al la loko, kie vivas la sciencesploristoj, kaj inter ambaŭ sin trovas tero kovrita de briofitoj.

Ĉe la lago Rabmevo kaj ĉe la proksima marbordo, de tempo al tempo unu pingveno aŭ amasaj vizitas tien. Ili jen vadas/vagas intere, jen dormas ie ĉirkaŭe, kunvivante kun la esploristoj kvazaŭ en harmonia familio.

(La fotoj faritaj de Liu Shiping al la ĉina novaĵagentejo Xinhua)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin