MOS: Kronvirusa malsano mortigis pli ol 30 000 homojn tutmonde

(GMT+08:00) 2020-03-30 14:27:10     Redaktoro:邱杰明

La Monda Organizo pri Sano (MOS) diris, ke la tutmonda totala nombro de mortintoj pro la kronvirusa malsano kreskis ĝis 30 105 ĝis la 18a horo dimanĉe.

Laŭ la donitaĵo de la MOS, entute 638 146 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj tutmonde, 555 790 el kiuj estis raportitaj ekster Ĉinio, kaj Usono raportis 103 321 infektojn.

Krome, la grave influitaj landoj Italio, Hispanio kaj Germanio, kun pli ol 50 000 konfirmitaj kazoj en ĉiu, raportis entute preskaŭ 220 000 konfirmitajn kazojn ĝis dimanĉa posttagmezo.

Laŭ la ĉiutaga raporto de la MOS, en eŭropo, la epidemia centro, pli ol 20 000 pacientoj mortis, inter kiuj 2 753 estis raportitaj en la pasintaj 24 horoj ĝis dimanĉa mateno, kaj en 148 landoj kaj regionoj okazis loka transmisio de la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin