31 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-03-30 14:27:57     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prisana aŭtoritato diris lunde, ke ĝi ricevis raportojn pri 31 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano, 30 el kiuj estis importitaj kaj unu estis raportita en la provinco Gansu, kaj 10 mortoj okazis dimanĉe en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei. Samtempe, raportitaj estis 17 novaj suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj. Ankaŭ dimanĉe 322 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 633.

Ĝis la fino de dimanĉo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 81 470, inkluzive de 2 396 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 75 770 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 304 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 168 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 19 235 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin