Moskvo enkondukas reĝimon pri hejma izolado de ĉiuj loĝantoj

(GMT+08:00) 2020-03-30 14:31:07     Redaktoro:邱杰明

Moskva urbestro Sergei Sobyanin diris dimanĉe, ke moskvaj loĝantoj ne rajtas forlasi siajn apartamentojn krom pro esceptaj kialoj ekde lundo.

Sobyanin diris en deklaro en sia retejo, ke ekde morgaŭ, la hejmreĝimo estos efektivigata por ĉiuj moskvaj loĝantoj sen distingo de aĝo.

Laŭ la deklaro, moskvanoj estos permesitaj forlasi apartamentojn nur por kriza medicina helpo kaj en la okazo de aliaj rektaj minacoj al vivo kaj sano. Ili ankaŭ povos iri al laboro, se tio estos bezonata. Krome ili povas iri al la plej proksima vendejo kaj apoteko, promeni kun dorlotbestoj je distanco de ne pli ol 100 metroj de la loĝloko kaj elporti hejmajn rubojn.

Sobyanin aldonis, ke dum la venonta semajno, inteligenta sistemo estos aranĝita por monitori la observon de la reĝimo de hejma izolado, kaj iom post iom, sed konstante, ili streĉos necesan regadon en ĉi tiu situacio.

Menciinde, la reĝimo ne limigas rajton de civitanoj iri al Moskvo aŭ forlasi la urbon.

Li diris, ke regiona kompenspago al senlaboruloj estas enkondukita sub la nuna malfacila situacio.

Rusio registris 270 novajn kazojn de la kronvirusa malsano en la lastaj 24 horoj. Tio estis la plej akra ĉiutaga kresko ĝis nun, levante la totalon ĝis 1 543, el kiuj 1 014 kazoj estis konfirmitaj en Moskvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin