Disiĝo de Trump kun Ĉinio havas fatalajn sekvojn

(GMT+08:00) 2020-03-30 14:32:31     Redaktoro:邱杰明

La retejo de la usona revuo Atlantiko sabate publikigis la artikolon "Disiĝo de Trump kun Ĉinio havas fatalajn sekvojn". Iuj usonaj politkistoj kaj komentistoj diris, ke la leciono de la kronvirusa epidemio estas, ke Usono devas disiĝi de Ĉinio.

Ĉi tiuj argumentoj estas ĝuste retroiraj. La leciono de la epidemio ne estas, ke Usono devas ĉesigi kunlaboron kun Ĉinio, sed estas, ke ĝi rekonstruu la publiksanan kunlaboron kun Ĉinio, kiun rompis la registaro de Trump. Kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio en traktado de infektaj malsanoj ne estas tutmonda fantazio, ĉar ĝi estis tre efika en la pasinteco.

Kiam la malsano Sarso trafis sudan Ĉinion fine de 2002, la registaro Bush ludis ŝlosilan rolon en la reago de Pekino al la epidemio. Deborah Seligsohn, akademiulo pri politika scienco en la Universitato Villanueva, respondecis pri sciencaj kaj prisanaj aferoj en la usona ambasadorejo en Pekino de 2003 ĝis 2007. Ŝi diris al la aŭtoro, ke sub la aŭspicioj de la Monda Organizo pri Sano, la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj sendis 40 fakulojn por helpi al Ĉinio batali kontraŭ Sarso. Ŝi diris, ke estas granda sukceso, ke usonanoj helpis siajn ĉinajn kolegojn fari registrojn, spuri proksimajn kontaktantojn, kaj efektivigi kvarantenon, ĉion, kion ili devas fari. Sarso estis funamente regita en Azio. Nur 27 usonanoj infektiĝis kaj neniu mortis.

Dum la dua oficperiodo de Obama, Usono vastigis la prisanan kunlaboron kun Ĉinio al aliaj regionoj de la mondo. Kiam la malsano Ebola eksplodis en Okcident-Afriko en 2014, usonaj kaj ĉinaj medicinaj personoj kune laboris en laboratorio starigita de Ĉinio en Sieraleono kaj elŝargis materialojn el ĉina aviadilo en Libio.

Tiuj kunlaboroj refoje savis vivojn. De 2014 ĝis 2016, 28 000 homoj estis infektitaj per la viruso Ebola en Okcident-Afriko, multe malpli ol la nombro de 1,4 milionoj, prognozita de la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj. Fine, nur unu usonano mortis pro la malsano.

Nun, la kronvirusa malsano disvastiĝas tra Usono. Kunlaboro inter Vaŝingtono kaj Pekino restas tre grava.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin