Ĉinio alfrontas pliiĝantan premon de importitaj kazoj de kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-30 18:26:33     Redaktoro:邱杰明

Ĉina oficialulo pri sano diris lunde, ke Ĉinio devas levi siajn preventajn rimedojn kontraŭ importitaj kazoj de la novkronvirusa malsano meze de rapide pliiĝantaj kazoj eksterlande.

Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke de post kiam Ĉinio raportis neniun novan enlandan kazon unuafoje en la 18a de marto, estis raportoj pri sporadaj kazoj en la lando. Mi urĝis firman efektivigon de preventaj kaj regadaj rimedoj kontraŭ resalto de kazoj en la lando kaj substrekis la gravecon de komunumaj klopodoj.

Laŭ la Monda Organizo pri Sano, entute 638 146 kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj tutmonde ĝis la 4a horo lunde posttagmeze laŭ pekina tempo. Donitaĵoj de la organizo montris, ke la nombro de tutmondaj kazoj kreskis je pli ol 10% ĉiutage en la pasinta semajno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin