Tutmonda kunagado por venki epidemion

(GMT+08:00) 2020-03-31 15:34:36     Redaktoro:Selena

medicinaj provizaĵoj liveritaj de Ĉinio al Laoso

Nun la pneŭmonia epidemio estas efike regata en Ĉinio, tamen bedaŭrinde ĝi disvastiĝas en multaj aliaj landoj en la mondo.

Sekve de tia situacio en la mondo, eŭropaj landoj kaj Usono plifortigas sian preventon kaj regadon de la epidemio. La politiko de "amasa imuniĝo", deklarita de Britio en la 15a de marto, vere "maltrankviligis la mondon", sed, sub la premo de la epidemia situacio kaj publika opinio, Britio proklamis fermi restoraciojn, drinkejojn kaj kafejojn ekde la 20a de marto. Cetere plejpartaj lernejoj en Britio estis fermitaj ekde la 20a tago por trakti la nunan epidemion.

Ankaŭ Usono eskaladis siajn rimedojn. En la 19a de marto, estro de la ŝtato Kalifornio deklaris fermi la tutan teritorion, postulante, ke 40 milionoj da loĝantoj restu en hejmo por bridi disvastiĝon de la epidemio. En la 20a de marto, usona Ŝtata Departemento altigis la proponan gradon pri vojaĝo en la 4an, do plej altan, kaj alvokis senigi ajnan internacian vojaĝon.

Fermo de urbo ne plu estas disputata demando

Iu afero meritas pripensadon. Post eksplodo de la epidemio, kvankam Ĉinio akiris tre bonan rezulton jam fine de februaro per diversaj rimedoj, tamen, eŭropaj landoj kaj Usono, en la komenco de sia epidemio, ankoraŭ restis negative atendantaj.

Sekve de disvastiĝo de la epidemio, diversaj landoj komencis preni rimedojn similajn al tiuj de Ĉinio, t.e. fermo de urbo. Italio, Hispanio, Usono kaj aliaj landoj sinsekve deklaris bloki la limojn aǔ de lando aǔ de regiono. Cetere ili rekomendis al loĝantoj neeliron kaj fermon de restoracioj, kazinoj kaj aliaj ejoj. Tiuj rimedoj, pri kiuj iuj landoj dubis antaŭe, estas akceptitaj de pli kaj pli multaj landoj.

Dum la historio, la homaro kelkfoje batalis kontraŭ pandemio, ne nur la pesto tra la Eŭropo en la Mezepoko, sed ankaŭ la granda influenco en 1918. Tiuj pandemioj kaŭzis grandegan damaĝon al homoj. En pasintaj kelkcent jaroj, la homaro ofte prenis samajn rimedojn kontraŭ tiuj epidemioj, t.e. regado de infekta fonto, kaj izolado.

Pri la epidemio, ni vidas, ke malgraŭ scienca kaj teknika progreso de la homaro, fronte al la nova pandemio kun tiel granda infekteco, regado de infekta fonto, kaj izolado ankoraŭ estas plej efikaj rimedoj en la komenco.

Tiuj antikvaj rimedoj, kiuj ŝajnas iom nekompatemaj, povas gajni valoran tempon por homoj, precipe antaŭ apero de efikaj medikamentoj kaj vakcinoj, kaj tiel redukti minacon de la epidemio kontraŭ la homaro.

Diversaj landoj, ĉu aǔ ne kun progresinta medicina sistemo, pograde akceptis la tradician rimedon, post kiam la ekonomioprotektaj rimedoj ne evidente bridis la epidemion. Viruso disvastiĝas ie ajn monde. La homaro devas forigi antaŭjuĝon kaj kunlabori por komuna agado.

Komuna agado estas vere efika drogo kontraŭ pandemio

Dum malfacila periodo videblas veraj amikoj. Kiam Ĉinio frontas al severa defio de la epidemio, internacia komunumo donis sinceran, amikan kaj fortan helpon. Tiuj helpoj donis al ni fortan fidon venki la epidemion.

Post akiro de faza atingo dum batalo kontraŭ la epidemio, Ĉinio aktive dividis spertojn kun la mondo kaj liveris proponojn al aliaj landoj.

En sinsekvaj tagoj, Ĉinio sendis kuracteamojn al landoj, kiuj estas serioze trafitaj de la epidemio. Ili ankaŭ kunportis helpmaterialojn al tiuj landoj.

Cetere ĉinaj eminentaj fakuloj faris surretajn interŝanĝojn kun samprofesiuloj. Programo de CGTN invitis ĉinajn kaj alilandajn kuracistojn kaj fakulojn fari interŝanĝon pri prevento kaj regado de la epidemio kaj pri kuracado de la kronvirusa pneŭmonio. Kortuŝaj rakontoj kaj emociitaj scenoj disvastiĝas sur la reto. Komuna agado estas plej granda forto por venki la epidemion.

La terglobo estas plata kaj ni estas sama komunumo

Yuval Noah Harari, verkisto de Mallonga Historio de la Homaro, diris dum intervjuo, ke publikigo de koncernaj informoj kaj internacia kunlaboro estas ŝlosilo por venki la epidemion.

Fronte al la epidemio, ĉiuj landoj formas komunumon kun sama sorto, Al la homaro venos paco, nur se ili kune klopodas por efike bridi disvastiĝon de la epidemio. En la historio, homoj neniam retiriĝis antaŭ malfaciloj kaj defioj. Ni kredas, ke danke al la komuna forto el la tuta mondo, la epidemio estos finfine venkita. Same kiel ĉiu atesto en la historio, lumo kaj espero ĉiam naskiĝas en mallumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin