Tokiaj Olimpikoj okazos de 23a de julio ĝis 8a de aŭgusto 2021

(GMT+08:00) 2020-03-31 13:17:10     Redaktoro:邱杰明

Organizantoj de la Olimpikoj kaj Paralimpikoj de Tokio 2020 anoncis lunde, ke laŭ denove aranĝita horaro, la Tokiaj Olimpikoj okazos de la 23a de julio ĝis la 8a de aŭgusto 2021, kaj la Paralimpikaj Ludoj okazos de la 24a de aŭgusto ĝis la 5a de septembro venontjare.

Prezidanto de la Tokiaj Olimikoj 2020, Yoshiro Mori, diris en gazetara konferenco, ke la decido estas grava por rekomenco de la olimpikoj. Li diris, "Necesas preparo al la olimikoj, kaj tio akcelos nian progreson."

Ankaŭ la Internacia Olimpika Komitato anoncis la daton en deklaro en sia oficiala retejo, dirante, ke tio estas decido kune farita de la Internacia Olimpika Komitato, la Internacia Paralimpika Komitato, la organiza komitato de Tokio kaj la tokia metropola registaro kaj la registaro de Japanio post interparolado per telefona konferenco pli frue en lundo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin