Xi inspektis ĉinan orientan gubernion

(GMT+08:00) 2020-03-31 13:18:12     Redaktoro:邱杰明

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde inspektis la gubernion Anji en la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Dum vizito al la vilaĝo Yucun, Xi interparolis kun vilaĝanoj kaj informiĝis pri la grandegaj ŝanĝiĝoj pro antaŭenigo de verda disvolviĝo.

En 2005, en ĉi tiu monta vilaĝo, Xi, tiama partia estro de Zhejiang, proponis la koncepton, ke klaraj akvoj kaj verdaj montoj estas netakseblaj havaĵoj.

La vilaĝo persistis en tiu koncepto dum la pasintaj 15 jaroj. Hodiaŭ la vilaĝo havas 280 familiojn kaj ĉiu ĝia loĝanto akiris enspezon de 49 598 juanoj (7 040 usonaj dolaroj) en 2019.

Forlasinte la vilaĝon, Xi iris al la mediacia centro de Anji por informiĝi, kiel estas solvitaj baznivelaj sociaj disputoj.

Xi komencis sian inspektvojaĝon en Zhejiang dimanĉe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin