Universitato Johns Hopkins: kronviruso mortigis pli ol 3 000 homojn en Usono

(GMT+08:00) 2020-03-31 13:21:44     Redaktoro:邱杰明

Laŭ freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) jam mortigis pli ol 3 000 homojn en Usono.

Interaga mapo de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio montris, ke Usono raportis pli ol 163 000 konfirmitajn kazojn kaj 3 008 mortojn ĝis la 21a horo kaj duono lunde laŭ la orientusona tempo.

La ŝtato Nov-Jorkio raportis plej multajn konfirmitajn kazojn kaj plej multajn mortojn, kun pli ol 67 000 kaj 1 200 respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin