Esperantujo sub influado de novkronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-01 11:02:19     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe kaŭze de furiozado de la epidemio de la nova-kronvirusa malsano en la tuta mondo, ankaŭ multaj eventoj de la Esperantujo estis prokrastitaj. Ekzemple la 1-a Filipina Junulara Kongreso de Esperanto (FJK) , kiu laŭplane okazos de la 23a ĝis la 26a de aprilo en la urbo Quezon,Filipinoj estis prokrastita al necerta dato. En la ĉefpaĝaro de LKK de la UK okazonta en Kanado, estis pulbikigita anonco pri la novakronvirusa malsano. En la 13a de marto, ankaŭ UEA anoncis plilongigi la duan aliĝperiodon de la UK en Montrealo ĝis 1-a majo 2020 pro la koronviruso.

La Estraro de UEA sekvas la rapide evoluantan mondan situacion de la koronvirusa epidemio, kiun en la 11-a de marto la Monda Organizaĵo pri Sano proklamis "pandemio". Kompreneble ĝi havas konsekvencojn kiel flug- kaj enir-limigoj, kiuj forte efikas internaciajn kunvenojn en la proksima tempo, sed la UK ja okazos post pli ol kvar monatoj, kiun la Estraro konsideras sufiĉe sekura tempo-spaco por ne bezoni ŝanĝi la UK-planojn. Similan takson faras ankaŭ aliaj instancoj tutmonde, surbaze de la jam akumulita sperto en Ĉinio kaj Suda Koreio, kie la epidemio estis efektive bremsita ene de ĉ. du kaj unu monatoj, respektive.

 

Kanado estas unu el la plej sekuraj landoj, el la koronvirusa perspektivo, je la nuna momento. En la kongresejo estos Esperanto-parolanta kuracisto, kiu sugestos kion fari, en okazo de ajna suspekto. Estas grave, ke via vojaĝasekuro inkluzivu la sanasekuron dum la vojaĝo -- Kanado havas bonan sanservon, sed ĝi estas multekosta se oni ne havas sanasekuron. Por tiuj, kiuj ne povos vojaĝi al la UK, UEA planas senprecedence grandan kampanjon por transsendi la kongresan travivaĵon per vivaj elsendoj uzante la interreton.

Efektive vi jam de pli ol unu monato povas sekvi en la Facebook-grupo de UEA raportojn pri la korona viruso. En la lasta raporto, de la 8-a de marto, oni povis legi:

"Pluraj internaciaj E-renkontiĝoj konsideras la eventualan efikon de la epidemia disvastiĝo. Intertempe UEA fidas pri la okaziĝo de la UK en Montrealo, i.a ĉar laŭ la fakuloj pli varma vetero bremsos la virusan disvastiĝon". La movadaj aspektoj de la epidemio estis menciitaj ankaŭ en la revuo Esperanto, en la nova rubriko "Fake, Science, Profesie" en la marta numero kaj baldaŭ denove en la aprila.

Luis Obando, estrarano de TEJO rakontis al Mirinda la staton de lia lando. "Mi estas sana, almenaŭ laŭ mia scio. Bedaŭrinde eventoj de Esperantujo estas prokrastitaj, sed ne nur de Esperantujo. Certe tiu epidemio tuŝas ĉiajn organizojn, inkluzive TEJOn, ni la estraro fervore pritaktas la temojn koncernajn, kaj esperinde baldaŭ aperigos oficialan informon nome de la organizo.

Al mi ne alvenis informoj pri TEJO membroj kiuj havas la viruson, mi elkore deziras daŭran sanon al ĉiuj, kaj rekomendas arde obei ĉiujn konsilojn de la registaroj.

Kompreneble la epidemio min afektas dolore, eĉ se mi ne estas malsana. Tial ke ĝi haltigas normalan vivon, ekzemple mi ne plu rajtas iri laborejen, kaj en mia loĝurbo estos absoluta malpermeso semajnfinon, neniu rajtas eliri el la domo, eĉ ne por aĉeti lakton aŭ medikamentojn.

Mi invitas ĉiujn resti hejme kaj profiti la tempon por daŭre lerni gramatikon, retkunveni kun esperantistoj kaj familianoj, legi kaj verki artikolojn kaj librojn.

En la 27a de marto, TEJO publikigis en sia retpaĝo la videon pri la rakontoj de pli ol dek esperantistoj el Italio, Kanado, Francio, Aŭstralio, Filipinoj, Sud-Koreio, Slovakio ktp. Ili rakontis la staton de la prevento kaj regado de iliaj landoj aŭ regionoj kontraŭ la epidemio, esprimis maltrankvilon kaj esperon dum la speciala periodo. Kaj iuj donis rekomendojn de prevento kaj proponis daŭrigi la lernon de Esperanto. Ankaŭ iuj esperantistoj diris, ke la epidemio evidentigis la koncepton de landlimo kaj ili ne esperas, ke la pandemio estus politikigita de iuj politikistoj.

Ĉar kiel iam skribis Zamenhof:'Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas'".

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin