Fokusoj de la Semajno (Apr.03)

(GMT+08:00) 2020-04-02 18:58:34     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio refutis la falsajn akuzojn de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, deklarante, ke Ĉinio ne bezonas gajni ion ajn per mensogo aŭ kaŝado de informoj pri la novkronvirusa pandemio. Ĝi diris, ke protekti la vivojn kaj sanon de la popolo estas ĝia plej granda deziro.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn merkrede, por respondi al Pompeo, kiu akuzis Ĉinion pri disvastigo de malveraj informoj, dirante, ke la elpelo de usonaj ĵurnalistoj fare de Pekino celas kovri la veran situacion.

Hua rifuzis la akuzon, montrante, ke la konspiro kaj mensogo faritaj de Pompeo estas malkonsekvencaj kun la mesaĝo komunikita de ŝtatestroj de la du landoj en ilia telefona konversacio. Hua reasertis, ke Ĉinio ĉiam donas gravecon al la persona sekureco kaj sano de sia popolo, kaj ke la agado estas kontraŭrimedo al la elpelo de 60 ĉinaj ĵurnalistoj en Usono.

Ĉinaj aŭtoritatoj diris, ke Ĉinio prenis novajn rimedojn por certigi la kvaliton de eksportaj medicinaj provizaĵoj meze de la tutmonda batalo kontraŭ la novkronvirusa malsano.

La Ministerio de Komerco diris, ke ekde merkredo, eksportantoj de medicinaj produktoj inkluzive de kronvirusaj proviloj, medicinaj maskoj, protektaj kostumoj, spirhelpiloj kaj infraruĝaj termometroj bezonas liveri kroman dokumentadon, kiam ili trapasas doganon.

La ministerio diris en avizo publikigita en retejo, ke la dokumento, en presaĵa aŭ cifereca formo, devas enhavi deklaron, ke la produktoj estis oficiale registritaj en Ĉinio kaj plenumas la kvalitkontrolajn normojn de respektivaj eksportaj cellokoj.

Kun drasta kresko de la nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en la tuta mondo, pli kaj pli multaj landoj volas informiĝi pri la sperto de Ĉinio. Fremdlandaj fakuloj pri tradicia ĉina medicino, kiuj ĉeestis la programon de Ĉina Radio Internacia de Ĉina Komunikila Grupo pri komuna konsultado pri la kronvirusa malsano, tre deziris scii, kian rolon ludas tradicia ĉina medikamento en traktado de la malsano.

Ĉina Radio Internacia dimanĉe vespere refoje rekte elsendis specifan sesion de la programo pri komuna konsultado. Kuracistoj pri tradicia ĉina medicino el Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Changchun, kiuj laboras sur la frontlinio de la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano informis tiujn samprofesiulojn el Usono, Libano, Afganio, Pakistano kaj Irano pri la nemankigebla rolo de tradicia ĉina medikamento en traktado de la infekta malsano.

Liu Qingquan, prezidanto de la Pekina Hospitalo de Tradicia Ĉina Medicino, diris, ke dum kuracado de pacientoj de la konvirusa malsano en Wuhan, la partoprena proporcio de la tradicia ĉina medikamento en la kuracado atingis pli ol 90%, kaj ĝi ludis tre gravan rolon por malhelpi kriziĝon de pacientoj kaj redukti la mortokvanton. Li diris, ke la portempa hospitalo Jiangxia en Wuhan, kiun transprenis kuracistoj de tradicia ĉina medicino, akceptis entute 564 pacientojn kaj traktis ilin per tradicia ĉina medikamento, kaj neniu el ili estis refoje trafitaj de la viruso post resaniĝo.

Joseph Brady, el Koloradio de Usono, tre interesiĝis pri tri terapioj de tradicia ĉina medicino, vaste uzataj en traktado de la kronvirusa malsano en Ĉinio. Li petis ĉinajn kuracistojn detali ĉefajn ingrediencojn de la preskriboj por preciza uzo en praktiko laŭ la kondiĉoj de pacientoj. Liu donis preskribojn kaj eksplikis la ĉefajn efikojn de iuj drogoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin