Ĉinio funebros pri viktimoj de kronvirusa malsano en 4a de aprilo

(GMT+08:00) 2020-04-03 12:54:15     Redaktoro:邱杰明

Laŭ la Ŝtata Konsilio, Ĉinio sabate okazigos nacian funebron por martiroj, kiuj mortis en la batalo kontraŭ la eksplodo de la novkronvirusa malsano, kaj samlandanoj mortintaj pro la malsano.

Dum la memoriga ceremonio, naciaj flagoj flirtos ĉe duonmasto tra la lando kaj en ĉiuj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj eksterlande, kaj publikaj distradoj estos haltigitaj en la tuta lando.

Je la 10a horo sabate, ĉinoj observos tri minutojn da silento por funebri pri la mortintoj, dum aeratakaj sirenoj kaj kornoj de aŭtomobiloj, trajnoj kaj ŝipoj plorkrios en malĝojo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin