Konfirmitaj kazoj de novkronvirusa malsano superis milionon tutmonde

(GMT+08:00) 2020-04-03 13:32:44     Redaktoro:邱杰明
Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano kalkuliĝis al pli ol miliono tutmonde ĝis ĵaŭda posttagmezo.

Laŭ donitaĵoj ĝisdatigitaj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la universitato, entute miliono kaj 2 159 konfirmitaj kazoj estis raportitaj tutmonde, inkluzive de 51 485 mortoj, kaj pli ol 200 000 pacientoj resaniĝis.

La donitaĵoj diris, ke Nov-Jorkio raportis 83 712 konfirmitajn kazojn kaj 1 941 mortojn, ambaŭ plej multajn inter usonaj ŝtatoj kaj teritorioj.

Usono raportis la plej multajn konfirmitajn kazojn, kiuj atingis 236 milojn kun 5 648 mortoj. Italio, kun pli ol 115 000 konfirmitaj kazoj, registris proksimume 14 000 mortojn, pli multe ol aliaj landoj.

Hipanio raportis pli ol 110 000 konfirmitajn kazojn kaj 10 096 mortojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin