Ĉinio emisiis specialajn obligaciojn de 1 080 miliardoj da juanoj por subteni infrastrukturajn projektojn

(GMT+08:00) 2020-04-03 19:11:17     Redaktoro:邱杰明

Ĉina vicministro pri financo Xu Hongcai diris vendrede en gazetara konferenco de la Ŝtata Konsilio, ke la lokaj registaroj de Ĉinio emisiis pliajn 1 080 miliardojn da juanoj da specialaj obligacioj ĝis la fino de ĉi tiu marto, kiuj estos uzataj por financi grandajn infrastrukturajn projektojn, inkluzive de fervojaj kaj mediprotektaj projektoj.

La emisio de specialaj obligacioj servas por mildigi la premon de ekonomia malkresko kaŭzita de la kronvirusa epidemio. La ĉina registaro esperas revigligi la ekonomion de la lando per grandskalaj infrastrukturaj projektoj, kiel ĝi faris antaŭe dum la monda financa krizo de 2008.

La emisiskalo de specialaj obligacioj estas pli granda je 63% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Longperiodaj obligacioj kun pli ol 10 jaroj okupas 86% de la totala emisikvanto. En 2019, nur 34% de la registaraj obligacioj superis 10 jarojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin