Inspektvojaĝo de Xi al Zhejiang antaŭenpuŝis "regadon de Ĉinio"

(GMT+08:00) 2020-04-03 20:54:05     Redaktoro:邱杰明

"Nun oni ankoraŭ ne devas fari multe da kolektivaj aktivadoj, kio montris la regadan nivelon de la lando. Estas kapablo, ke ni rapide regu ion, kio devas esti sub la regado, kaj denove malfermu ion enorde."

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspektado pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio kaj rekomenco de laboro en la ĉina orienta provinco Zhejiang de dimanĉo ĝis merkredo.

Estas konate, ke antaŭenpuŝo de modernigo de la regada sistemo kaj regada kapablo de la lando estas "oftaj vortoj" de ĉina plej alta gvidanto. En sia inspektvojaĝo al Zhejiang-provinco, Xi inspektis la mediacia centro pri sociaj disputoj de la gubernio Anji kaj la komandan centron Urba Cerbo de Hangzhou, la ĉefurbo de Zhejiang-provinco, kio estas konkreta praktiko de la socia regado de Ĉinio.

Oni rimarkis, ke de post la eksplodo de la epidemio, Ĉinio konstruis fortan sistemon de prevento kaj regadao kaj garantiis normalan funkciadon de la socio. Tio enkorpigis altigon de la regada nivelo de Ĉinio.

En la komanda centro Urba Cerbo de Hangzhou, Xi akcentis, ke por akceli modernigon de la regada sistemo kaj la regada kapablo de la lando necesas unue plibonigi la administran sistemon kaj regada kapablo de urboj. Por atingi la celon, estas bezonataj datumaro, nuba komputado, artefarita intelekto kaj aliaj avangardaj teknologioj.

La urba regado estas grava ĉeno de socia regado kaj grava parto de la ŝtata regado. Xi faris serion da gravaj instrukcioj en la inspektvojaĝo al Zhejiang, kio montris grandan atenton kaj profundan pripenson de Xi en perfektigo de socia regado kaj modernigo de la regada sistemo kaj regada kapablo.

La eksplodo de la kronvirusa malsano estas grava krizo pri publika sano, kiu rapide disvastiĝis, kaŭzis la plej vastan influon, estas la plej malfacile bridebla en la lando de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Gi estas ankaŭ grava provo de la regada sistemo kaj regada kapablo de la lando. Post peniga klopodado, jam pasis la epidemia pinto en la lando, kaj la preventado kaj regado de la epidemio jam akiris periodan efikon. Fronte al la epidemio, ĉina plej alta gvidanto ĉiam metis la vivsekurecon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon kaj persone gvidis la laboron. Ĉinio donis plenan ludadon al la rolo de instituciaj avantaĝoj kaj rapide konstruis preventan reton kontraŭ la epidemio kovrantan la tutan landon per socia mobilizado kaj plenforte garantiis provizadon de medicinaj materialoj kaj vivbezonaĵoj.

La epidemio montris al la mondo pli klaran kaj objektivan vidpunkton pri la socisistemo kaj regada efiko. Xi iam akcentis, ke la Komunista Partio de Ĉinio sukcesis, ĉar ĝi senĉese tiris lecionojn, reĝustigis kaj plibonigis sin mem. Tiu kuraĝo al novigado estas ŝlosilo de antaŭenigo kaj perfektigo de la regado de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin