Ĉinio okazigas tutlandan funebradon por esprimi funebron al martiroj kaj forpasintaj samlandanoj en la nove kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-04 11:13:31     Redaktoro:邱杰明

Por esprimi profundan funebron de la popoloj el ĉiuj ĉinaj etnoj pri tiuj, kiuj martiriĝis kaj forpasis dum la batalo kontraŭ la nove kronvirusa epidemio, Ĉinio okazigas en la 4a de aprilo 2020 tutlandan funebradon, dum kiu la tuta lando kaj ĉiuj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj duonhisas la nacian flagon en signo de funebro, kaj ĉie en la lando ĉiuj amuzaj aktivecoj estas ĉesigitaj. Ekde la 10a en la 4a de aprilo la tutlandaj popolanoj observas tri minutojn da silento; kaj la sirenoj de aŭtomobiloj, trajnoj kaj ŝipoj estas fajfigataj, kaj kontraŭaeratakaj alarmoj estas sonorigataj.

Tiutage matene, sur la placo Tian'anmen en Pekino, okazis la ceremonio duonhisi la nacian flagon.

"Martiro" estas la plej alte honora titolo atribuita de Ĉinio al civitano sinoferinta al la lando, socio kaj popolo. Antaŭ nelonge la popola registaro de la provinco Hubei elektis, kiel unuajn martirojn, 14 personojn, kiuj martiriĝis en la fronto batalanta kontraŭ la nove kronvirusa epidemio. Ili estas: Wang Bin, Feng Xiaolin, Jiang Xueqing, Liu Zhiming, Li Wenliang, Zhang Kangmei, Xiao Jun, Wu Yong, Liu Fan, Xia Sisi, Huang Wenjun, Mei Zhongming, Peng Yinhua kaj Liao Jianjun. La ĉinoj nomas ilin la plej amataj homoj en la nova epoko. Ilia nobla spirito estas senmorta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin